Thursday, April 26, 2018

Mia lageto- akvaj birdoj

ĉu vi vidas bekon de anaso
Sur mia lageto alvenis akvaj birdoj- anasoj, galinuloj, fulikoj. Pri fuliko mi jam skribis, nur mi aldonu, ke ĝi ne toleras aliajn  fulikojn sur sia tereno, kaj forpelas ilin.
Du anasoj jam sidas sur ovojn, mi prognozas, ke ili sukcesos havi idojn, ĉar alteco de akvo estas sekura, kaj eblas, ke ovojn savos. Verŝajne bestoj ne manĝos ovojn. Sur fotografio ni vidas perfektan kamuflon de anaso, eĉ mi havis malfacilon ekvidu ĝin.
La lasta alflugis galinulo, ĝi nun penetras teritorion, kaj serĉas lokon por nesto. Por mi estos granda ĝojigo, ke mi povus spekti naskiĝadon de ĉi akvaj birdoj.

No comments: