Sunday, January 21, 2018

Tagoj de Avino kaj Avo

Kiel ĉiujare en januaro oni festas la feston de ĉiuj geavoj - Avino Tago kaj Avo Tago. Estas tre grave montri al viaj infanoj kiom grave estas festi ĉi tiun feston. La infano devas lerni respekton por maljunuloj. Ĝi ankaŭ valoras montri al la plej junaj, kiel grava la tradicio estas en la vivo de ĉiu el ni. Kiam  estas Avoj Tago ĉion plifaciliĝas - ni havas pretekston por kuraĝigi  infanojn, por esplori la komuna pasinteco kaj siajn proprajn identecon.

 La tradicio de festado de Tago- Avoj ne estas tre longa. Iam geavoj ne havis la eblecon festi ĉi tiun feston. Do, iomete pri historio de la festo. De kie venis Tago de Avoj.

La Tago-Avo venis de urbo Poznań. Estis tie tradicio por estimi la maljunulojn kaj montri al ili respekton. Tiam en Januaro 21, 1965, solenis ankaŭ sian 85–a naskiĝtagon fama aktorino Mieczysława Cwiklińska, kiu prezentis rolon de avino en la ludo. La redakcio de gazeto, kiu organizis kunvenon fondis al ŝi samtempe grandan torton okaze de naskiĝtago. Redaktoroj de tiu ĉi gazeto venis ideon por establi Tagon de avinoj.

 Kaj, la sekva tago onin establis kiel Tago de Avo - 22.01. La televido aranĝis konkurson, kaj televido -aŭskultantoj elektis ĝuste tiun ĉi tagon, tio estis en la sepdekaj jaroj. Interese, ĉu en via lando estas simila festo?

No comments: