Saturday, September 22, 2018

La somero - 2018

Mia kampo de fagopiro
La somero 2018 pasas, ĝi postlasis ankaŭ varmajn tagojn. Oni povas diri, ke ĉi la somero estis varmega, pro tio okazis sekiĝo sur kampoj. Agrikulturistoj suferis, iliaj rikoltoj ne atingis konvenan nivelon de greno. Supozante produktoj el greno, ankaŭ, aliaj estos iomete pli kostaj. Mi konstatas, ke malmulte pluvis, ne ventis, pro tio aero staris "sen movo". Sed, kiam mi aŭdis, ke en aliaj landoj estis ankoraŭ pli varmega por mi, tio estas neimagebla.                                                                          Kampon de fagopiro mi semis por abeloj, ili ĉerpas el ĝi nektaron kaj polenon.

No comments: