Wednesday, November 14, 2018

Bicikla ekskurso

Hieraŭ, mi faris ekskurson al urbeto Skępe bicikle, por liveri dokumentojn en mia afero. La vojaĝo estis agrabla, sekura, ĉar sur ĝi ne veturis preskaŭ neniaj aŭtoj. La distanco mezuris 17 kilmetrojn, kaj reveno tiel same km. Kvankam vetero ne tro bela, eĉ momente pluvetis, tamen, mi kontentis. Mi havis eĉ plezuron flari tre agrablan aeron, ĝi devenis de planto de sinapo. Vere, pura plezuro tra 2 km.

No comments: