Thursday, September 27, 2018

Mia abelejo septembre

Nun mi havas 25 abelujojn kompreneble kun abeloj. Hodiaŭ, mi komencis rigardon de svarmabeloj, ĉar vetero permesis por tio. La lastaj tagoj ne estis favoraj por tiu ĉi celo. Mi devis vesti sin konvene, kaj krome uzi fumilon, abeloj estis nervozaj, ĉar ili pensis, ke mi estas ŝtelisto de mielo. Mi sukcesis montri nur tri abelujojn, kaj zorgas fari tion pli precize, ĉar antaŭ jaro verŝajne ion fuŝis, kaj pro tio svarmoj detruiĝis. Ĝenerale, abelsvarmoj estas fortaj, kvankam pri kvin mi dubas, ĉu ili travivos vintron. La sekvaj tagoj estos por mi laboremaj.

No comments: