Saturday, June 1, 2013

Tio kaj alio - tago de l' infano

Ĉu mi kuraĝe vidas la mondon? La mieno indikas malfacilaĵojn.
Hodiaŭ ni solenas tagon de infano, sed ĉiam ĝi okazas la unuan de junio, kaj tio daŭras de 1952. Ĉu ĝi estas grava dato? Certe jes, ne nur por infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj.
En multaj landoj de la  mondo bedaŭrinde infanoj ne scias ĉi daton, kaj ĝi estas fremda, malplena vorto, ili peze laboras en malfacilaj kondiĉoj,la plej parte ili ricevas nur etan salajron. Okazas ankaŭ, ke infanoj partoprenas en militaj bataloj.

No comments: