Sunday, June 16, 2013

La naturo - galinulo

Maldekstre, kaj en nesto ni vidas idojn.
De kelkaj jaroj tiu ĉi birdo malestis sur mia lageto, sed nun ĝi denove aperis. Mi tamen rimarkis, ke ĝi estas sola. Komence eĉ ne supozis, ke ĝi nestas, en la antaŭa artikoleto pri 'lageto - 19' oni vidis ĵus ovojn de galinulo. Hodiaŭ agrabla surprizo, mi ekvidis ĝis nun almenaŭ 5 galinulidojn. Ili estis solaj sen patrino, ĉiuj en la nesto, sed kiam rimarkis min, do malrapide forlasis la neston. Ĝenerale ĉi birdetoj serĉas nutraĵon ĉirkaŭe de sia nesto, kiam jam estas sataj, ili revenas al nesto. Ĉefa danĝero al ili estas rato akva.
Sur fotografio oni vidas junajn galinulojn, prefere vi devas pligrandigi la foton por ekvidi ilin. Nune mi ne kaptis okazon por fotografi la plenkreskan galinulon.

 Bonŝance, nekstan tagon mi sukcesis fari foton de galinulo. Kiel ĉi tio okazis, do, mi ne estas certa, ĉu anaso provis ataki idojn de galinulo, ĉu ĝi nur hazarde alproksimiĝis al ili. Kaj  ĉefa heroo, alie, galinulinio forpelis ĝin, krome, alte kriis. Imagu al si, anaso pligranda forkuris tre rapide.
Nun, oni vidas pli bone galinulon! 
Kiel amuza situacio, batalo inter galinulo kaj anaso!
oni bone vidas, kiel anaso defluas...

6 comments:

dancio's lair said...

A co to za ptaszki się wylęgły?

Piotr said...

To jest kokoszki wodne po łacinie /gallinula chloropus/
Mimo, że jest nieduża, ale walecznością i odwagą może się poszczycić wśród innych ptaków.
Ja się cieszę,że właśnie obrała sobie mój staw na siedzibę i tu ma swoje potomstwo.
***
Tiuj ĉi birdetoj nomiĝas galinulidoj.
Galinulo, ĝi estas ne tro granda, sed ege kuraĝa, ĝi povas esti fiera pro ĝia kuraĝeco.
Mi ĝojas pro tio, ke ĝi elektis mian lageton por ĝia sidejo, kaj sur tiu ĉi lageto havas siajn idojn.

Unknown said...

Senang bisa berkunjung di situs ini. Sebuah danau yang bagus, saya selalu berharap dapat pergi ke tempat seperti ini. Mungkin suatu saat nanti saya bisa berkunjung. hihihi

Elmo

Piotr said...

Koran dankon Elmo pro via komento. Dank' al 'google' tradukilo via indonezia lingvo estas facila.
Bele, ke plaĉas al vi mia lageto, samtempe mi vere invitas vin, por ke ekvidu ĝin, nur somere ankaŭ gastigi vin.

Anonymous said...

Ĉu la birdo estas granda, kaj kiom da idoj nun estas?

Piotr said...

Ĝia grandeco similas al kolombo, sed ĝiaj piedoj estas iom pli longaj.
Kiam mi transiras la lageton je la dua flanko, tuj, mi aŭdas karakterizan voĉon de galinulo, ĝi avertas siajn idojn, ke ekzistas danĝero, kaj ili plonĝi en akvon, sekve elakviĝas ĉirkaŭ dek metrojn en alia loko,kaj forkuras en sekura loko. Ĝenerale ili estas timemaj birdoj.
Ĝis nun finfine restis tri idoj.