Wednesday, June 19, 2013

La somero - 2013

To są poziomki.
 Ĉi-jare la somero kunfandiĝis kun printempo, ĉar majaj tagoj estis tre varmaj, kaj belaj. Do, iom da miaj impresoj pri la somero.

La someraj trezoroj.

Kion signifas por mi someraj trezoroj,
Nome, varmaj sunaj radioj,
Ankaŭ mildan venteton, kiu puŝas grenspikajn aromojn,
Kaj, ĉirkaŭe senlime etendantajn verdaĵojn.

Arbareton novan, el kiu floras rezino,
Kaj, mi pigre promenadas sole inter  sveltaj arbetoj,
De tempo al tempo, mi vidas  vokante pri la  helpon birdetojn,
Nur, hodiaŭ ne rimarkis  la kapreolinon.

Ne povas manki la akvan vidaĵon
Do, feliĉe mi havas ŝatatan lageton.
En ĝi mi observas kurantan vivaĵon,
Ho, oni povas dri bagateleton.

Mi ŝatas kolekti herbaĵojn,
El ili vintre prepari trinkaĵojn.
 Mi ŝiras fruktojn en la bokalon ankaŭ,
Por ke almenaŭ rete regali vin ankaŭ. 

2 comments:

L Fernandez said...

Gxi estas la redaktinta versio.

Al mia amiko, Piotr.

Bela Mateno

Kion misteron vi havas, mateno?
Kial ni cxiam estas kune?
Kiam mi laboris malaperis dormeco
Mia pensanta rapidigxas

Eble estas silenta nenio parolas
Nenio venas nenio ridas
En la mallumo brilas la menso
Pro multe da ideoj facila estas laboro

Kaj tiu okazis al mia studenta vivo
Dormo estas ne grava, se vi submetas
Sed menso estas pli forta ol korpo
La menso fari povas sed kelkfoje la korpo ne fari povas

Tri jaroj pasis paperoj plenigis
Bezono plenumis sed mia sano degradigis
Kie vi estas, bela mateno?
Mi neniam vidis denove min vokis Dio

Cxi tiu poemo estas origine en Filipina lingvo. Filipina lingvo estas mia unua lingvo.

Piotr said...

Mi renkontis Johano danke al lernu, kaj oni devas aldoni, ke li estas junulo, kiu ege ŝatas lerni Esperanton, kaj provas jam krei poezion en esperanta lingvo.
Bela kaj kuraĝa ideo, krome mi rimarkis, ke li ekis aventuro kun Esperanto en februaro 2013.
Brave juna amiko el Filipinujo!