Thursday, May 2, 2013

Sociaj kaj politikaj aferoj - flago



La tago de flago oni establis en 2004 kaj solenas ĝin la 2-an de majo, ĉiun jaron. Ĉefaj koloroj de la pola flago, nur blanka kaj ruĝa, krome sur ĝi estas simbolo de blanka aglo kun krono.
Historie,  la naciaj koloroj devenas de la antaŭaj tempoj el la 14-a jarcento, kaj devenis de du nacioj, nome, Polujo kaj Litovio, tio ĉi nur tre mallonge.
Kion simbolas blanka koloro: beleco, boneco, virteco de ĉiuj agadoj. Kaj, ruĝa koloro: honoro, kuraĝo, sango- kiam postulas situacio.

Krome, ĝi  ankaŭ estas festo de la tago de Polonio, - poloj loĝantaj eksterlande de Polujo.  Ĝi diras al ni, ke Poloj dissemitaj en la tuta mondo povintus memori pri fideleco kaj alkateno al poleco, kaj helpigi patrujon en malfacilaj momentoj.
Patriotismo, ĉu ĝi estas nur malplena vorto?  Sed, ĉu ni nuntempe bone komprenas la vorton nacian patrujon, eble tuta mondo estas nia Patrujo? Tamen, ĉiu el ni posedas aŭ posedis sian propran patrujon. Do, ni estu kontentaj kaj fieraj pro ĉi tio.

No comments: