Sunday, November 17, 2013

De socialismo al kapitalismo- libro pri L. Wałęsa

La plej nova libro pri L. Wałęsa
Antaŭnelonge oni eldonis la verkon pri la pola eksa prezidento L. Wałęsa, kiu prezidentis en Pollando de 1992-1995. La aŭtoro de la libro, Sł. Cenckiewicz, apogas sian verkon surbaze de historiaj dokumentoj /li laboris en Instituto de Memoro Nacia/ prezentas al legantoj diversaj faktoj el tiamaj tempoj, kiuj ĝis nun larĝa publiko ne konis. La periodo ampleksas fruan politikan agadon de Wałęsa t.e. la sepdekaj kaj la okdekaj jaroj. Mi kompreneble legas tiun ĉi libron. Ĝi allogas preskaŭ ĉiun leganton.   En la tria parto de tiu ĉi noto, mi parte tradukas etan eron ĉi verkon.

Sed, nun ankaŭ pri la sama afero, temas pri JES,/Junulara E-Semajno/, en revuo Esperanto nr-o 2, 2012, sur la paĝo 31, oni prezentas artikolon, kiu rakontas
pri renkontiĝo L. Wałęsa kun junularo el la tuta mondo en urbo Gdańsk. Li parolis pri pasinto, nuntempo kaj proksima  estonto - rilate al diversaj aferoj: politiko, socio, ktp. La lasta frazo de renkonto  laŭ aŭtoro de artikolo sonas "pozitivaj vortoj kaj subteno estis dirataj rilate al Esperanto", certe ilin elparolis L. Wałęsa. Interese, kion li diris pri internacia lingvo Esperanto. Ĉu vere, ĉu ŝajne, li eldiris tion?

Nun la tria parto, traduko farita de mi, de la libro Sławomir Cenckiewicz- "Wałęsa homo el teko"

"Senĝene, senelŝuteblaj vortoj, agresive, premiito de Nobel premio paca, reklamita pere nuntempa prezidento, ĉefministro, registraro k.a, pseŭdohistoristoj, kaj forta ĵurnala medio, kiele, "nia ikono" kaj "bono nacia". Jen ĉi 'bono nacia' de tempo al tempo krias je ĉiujn polojn, senĉese instruas, instruas kaj mesaĝas pluajn vivajn saĝaĵojn kiele ĉiopova eksperto. Kaj, polaj dominantaj ĵurnalaj medioj preskaŭ ĉiun tagon malevitas la personon  Wałęsa, tiaman ŝatulon de "saĝulo de Eŭropo", kiele homo fide universala kaj aŭtoritato de politikaj moralaj aferoj. Pririgardante televidon "
'tvn' aŭ lagante..."

No comments: