Friday, December 27, 2013

Esperanto - 11

La alvoko tuŝas ĉiujn esperantistojn, manoj atestas tion.
Ĵus aperis nova januara numero de revuo Esperanto, sed ĝi estis sendita rete al abonantoj de tiu gazeto.
Vere, ĝi plaĉas al mi, ĝia aspekto bone prezentiĝas. Kvankam mi ĝin detale ne legis, tion mi faros, kiam ĝi estos en miaj manoj, tiam mi ĝuos.
Nun mi prezentas iom da opinioj pri la revuo 'Esperanto'., kiujn mi tralegis en reto,
Jen ili:

Korajn gratulojn pro la nova versio de la revuo.

Tre plaĉas al mi la nova kaj freŝa dizajno (aspekto?) de la revuo Esperanto! Gratulojn! :-) 

La nova aspekto estas vere moderna kaj alloga. Sed mi havas impreson, ke su...

Kara Fabrizio,
Dankon; mi jam iris al la pagho Revuo Esperanto en Facebook kaj tie afishis mian reagon...

Mi ankaŭ ricevis ĝin retpoŝte. Bele, bele, bele. Kaj interese!!! Jen, mirinde. Ĝi estas interesa.

Mi ĵus ricevis la revuon retpoŝte, je unua rigardo mi volas diri ke la formato estas eksterordinara, gratulojn kaj bonan Kristnaskon al ĉiuj...

Gratulegon al RE-teamo pro la nova revuo!
Oportune: Tiu ligilo http://bit.ly/1ce1Y86 por scii pliajn informojn pri "Kiel aperi en...

Al mi, nova esperantisto, ŝategas la nova revuo. Ĝi plijunigas la movadon, kaj ŝajnas tre bona por logi novajn legantojn.

Mi ne gratulas ĉar, verdire, la nova formato tute ne plaĉas al mi.
Ĉefe mi rimarkis unu fakton. Vi ripete...

Do alivorte via modernigo de la revuo signifas malpliigo de la peritaj informoj... ??? La ekvilibro ja estis tre bona antaŭe...
Oficiala organo de monda asocio estu unuavice informilo, kaj ne kopiu la stilon de iu bulvarda gazeto.
Ŝajne mi pagis la kotizojn tro frue, kaj la kroma mono por la kategorio MA estas malŝparita...

No comments: