Sunday, July 28, 2013

La somero - 2013

Sur insuleto de lageto ĉie ĉi regas 'salikario vulgara', kaj plue ni vidas ankaŭ belajn ...

Mezo de nuna  somero  akcentas sian altan temperaturon. Hodiaŭ mia termometro indikas +34*C, do estadi ekstere la domo pli longe, por mi estas iom danĝera.  Kiam, mi sidas sur insuleto de lageto, vaporo pluse pligrandiĝas ŝvitan aeron, do al mi ĉi tio estas ne tro komforta situacio.
Malgraŭ tio mi kaptas la okazon kaj iomete laboras ĉe mia lageto, oni devas profiti varman veteron, ĉu ne?

En mia lando oni jam rikoltas, sed mia grenaro ankoraŭ ne maturiĝis, ĉar ĝi estas printempa, sed baldaŭ tio ĉi sekvos, nur 2 ha.

No comments: