Thursday, September 12, 2013

La lageto - 21

Maldekstre, akva okuleto 'Kazio'
Mi ĉiam eraras se temas pri nomo de akva arkitekturo sur mia lageto, do mi enkondukas novajn nomojn. Tio ĉi faciligos kaj simpligos al mi la aferon. Tio  ĉi gravas por mi, ankaŭ al miaj konatuloj. Jen ili: Kazio, rzeczka, rzęsowy, mój. Pardonu, sed ilin mi nomis pole. La plej ŝatata al mi estas 'mój' kaj ĝin ankaŭ aprezas mi. En sekvontaj notoj mi priskribos ĉiujn detalojn de akva arkitekturo.  La lastaj tagoj estis favoraj por ke labori ĉe lageto, do, mi kaptis la okazon kaj faris tion, precipe fortigante bordojn. Ankoraŭ, mi aldonu  alian kaŭzon pro kio mi laboris, tre malalta nivelo de akvo en ĝi. Mi eĉ timas, ke fiŝoj sufokiĝos, sed feliĉe hieraŭ, merkrede iom pluvis, ĉirkaŭ 4 cm.
Krome manko de pluvo, ankaŭ alia aflikto por mi estas: lutroj kaj ratoj, lutroj ŝtelas fiŝojn, ratojn damaĝas bordojn. Mi jam ne havas scion kiel forĵeti ilin.
La nivelo de akvo minus -56 cm

No comments: