Baldaŭ finiĝos malnova jaro, ĝi trapasis rapide. Kaj, ni eniras Novan Jaron - 2017. Ĉiu homo en la mondo demandas sin, ĉu ĝi estis bona por mi, vi, por ni. Do, oni devas tion trakti eble per profitoj, aŭ male, eble alie? En mia taglibro, mi larĝe skribis pri polaj aferoj, kaj ankaŭ ne multe pri eksterlandaj. La lastaj, ni observas en naciaj propraj aŭdio-videoj, precipe nin kortuŝas mondmilitoj, kaj tragedio de homoj simplaj.
Mia taglibro traktas multe pri miaj privataj aferoj, pripensoj, ĉar ĝi estas kroniko de mia vivo, kaj ofte mi enpaŝas en ĝin, por vidi mian vojon, kvankam ĝi estas nur simpla, sed grava ĝuste por mi. Ankaŭ, mi ĝojas, kiam legas tiun ĉi libron aliaj homoj. Dankon
Saturday, December 31, 2016
Wednesday, December 28, 2016
Miaj abeloj decembre
abelo laboras sur 'origanum vulgare' |
Saturday, December 24, 2016
Thursday, December 15, 2016
Tuesday, December 13, 2016
Polaj aferoj - 35 jaroj antaŭe
Dum 1981 - armiloj sur polaj stratoj |
Sunday, November 27, 2016
La naturo - vespoj
nesto sub tegmento de abelujo |
Eta aventuro kun vespo. Vespoj jam pereis, ĉar ili faras tion nature, restas nur ovoj, el kiuj printempe naskiĝas novaj vespoj. Mi ŝatas vespojn, ili rolas ankaŭ ian rolon en nia ekosistemo, kvankam homoj devas singardeme laŭ ili, precipe somere, kiam ni manĝas dolĉaĵojn.
tiel aspektas fingro kun mordvundo de vespo |
Tio estis dum malfrua aŭtuno, fine de oktobro, mi laboris sur lageto, kaj neatendite alflugis al mia mano vespo, ĝi mordvundis mian fingron tra ganto. Doloro estis granda, imagu al si, ke tio daŭris du tagojn. Du noktoj sendormaj, mano ŝvelita. Kaj la sekvaj tagoj ankaŭ plezuraj ne estis. Kompare kun piko de abelo, tio nekomparebla.
Sunday, November 20, 2016
La naturo - arbaro
arboj sur mia kampo aŭtune |
"Kulturo estas tiel bona, kiel ĝiaj arbaroj"- W. Auden "Bedaŭrinde, estas pli facile krei dezerton ol arbarojn"- J. Lovelock
La morto de arbaroj estos fino de nia vivo - malĝoja konkludo.
Kial homaro detruas arbarojn, ĉar ili bezonas novajn kampojn por kultivi plantojn, bredi bestojn, konstrui vojojn, domojn. Celo estas nur unu, por plialtigi konsumadon. Ankaŭ klimato grande influas por arbaroj - kiu kaŭzas, ke arboj sekiĝas, kaj atakas ilin insektojn
„Popolo homa mortos je civilizo" Ralph Waldo Emerson (1803-1882)
Sunday, November 13, 2016
La vetero novembre
Friday, November 11, 2016
Grava festotago por Pollando
maro de naciaj flagoj |
unu el bildo de parado |
Wednesday, November 9, 2016
Eksterlandaj aferoj - Usono
Kvankam la tuta mondo bone scias, ke Donald Trump estos la 45-a Prezidanto de Usono, sed, ĉu elekto de nova prezidanto portu bona ŝanĝojn en interna, kaj eksterlanda politiko. Estas ĝenerale sciate, ke la lastaj 8 jaroj regis Prezidanton de demokratia partio. Tamen, venkis kandidato de respublikanoj.
Kaj, okazis, ke preskaŭ ĉiuj prognozoj falsis, ili diris, ke grandan ŝancon havas kandidato de demokratoj Hillary Clinton por venko. Kia surprizo, precipe por eŭropanoj, sed detale gvidantoj/ elituloj/ de landoj ilin tute ne suspektis, ke tio ĉi eblas.
Mi vidas similan situacion, se temas pri elekto Prezidanto de Pollando. Ĉiuj prognozoj aŭguris dum pasinta jaro venkon ĝis nuna prezidanto, sed civitanoj balotis malsame ol prognozo. Kaj, ĵus finfine aferoj iras en bona direkto. Ĉe ni estas bona ŝanĝo, sed kontraŭuloj ĉiam atakas, kaj ili ne kontentas.
Kaj, okazis, ke preskaŭ ĉiuj prognozoj falsis, ili diris, ke grandan ŝancon havas kandidato de demokratoj Hillary Clinton por venko. Kia surprizo, precipe por eŭropanoj, sed detale gvidantoj/ elituloj/ de landoj ilin tute ne suspektis, ke tio ĉi eblas.
Mi vidas similan situacion, se temas pri elekto Prezidanto de Pollando. Ĉiuj prognozoj aŭguris dum pasinta jaro venkon ĝis nuna prezidanto, sed civitanoj balotis malsame ol prognozo. Kaj, ĵus finfine aferoj iras en bona direkto. Ĉe ni estas bona ŝanĝo, sed kontraŭuloj ĉiam atakas, kaj ili ne kontentas.
Sunday, November 6, 2016
Tio kaj alio - ... iom pri lageto
...eble mi sukcesos? |
cilia lageto el alia flanko |
Saturday, October 29, 2016
Mia familio - nepo Francisko
Mia la dua nepo Francisko hodiaŭ finas du jarojn. Kvankam pere 'skajpo' mi interparolis kun Francisko /karese, Franio/ Ĉar li loĝas malproksime de mi en alia lando kun siaj gepatroj. Mi gratulis al li pro tio. Dum interparolo Franio prezentis al mi diversajn plastikajn bestojn, kaj nomiĝis ili korekte, kaj ĝirafo verŝajne tre plaĉis al li, ĉar diris, ke ĝi estas bona ĝirafo.
Sunday, October 23, 2016
Eksterlandaj aferoj - Hungario
Grava datreveno por Hungario |
Do, pro tiuj ĉi eventoj hungaranoj omaĝis tion per speciala solenaĵo tiamaj tagoj- ĵus hodiaŭ la 23 –an de oktobro 2016. Ĉefan parolon donis ĉefministro de Hungario – Orban.
Interalie li diris: Se vi havas du vojojn por elekto, do, elektu malfacile. Tio estas la unua principo de kuraĝo. Nuntempa mondo suferas, ĉar forgesis pri ĝi, Hodiaŭa Eŭropo elektas prefere, tion, kio estas simple, facile koste. Anstataŭ propraj infanoj elektas alvenintoj, anstataŭ laboro – spekulo, anstataŭ prava vivo - kreditoj
Monday, October 10, 2016
Iom pri juro
Kiel homaro konstruis leĝon, mi diru pli multe, tiel malsimplan leĝon. Ĉiu lando havas propran leĝon, kiu agas laŭ Konstitucio de ĉi tiu lando. Generale, Konstitucioj estas similaj en ĉiuj landoj, sed ne ĉiam. Tio dependas de kutimoj, kulturo, religio kaj aliaj faktoroj, kiuj cirkulas en la ŝtato. Kion mi persone pensas pri ĝi? Miaopinie leĝo estas malpreciza, kaj tiel fleksa, ke prokuroro kaj juĝisto, juĝisto kaj advokato havas en la sama afero, diversajn opiniojn. Okazas, ne ĉiam, ke lerteco, ekzemple de advokato kaŭzas, ke kulpanto venkas la juĝaferon.
Mi demandis iam advokaton, kial leĝo ne estas simpla, li respondis, ke lia profesoro diris: Kiam leĝo estis tiel simpla, do larĝa grupo de prokuroroj, juĝistoj, advokatoj estus senbezonaj. Mi aldonu, ke ĉi grupo havas grandajn privilegiojn kaj ricevas bonan salajron. 'Demanda signo prenita el retejo'.
Mi demandis iam advokaton, kial leĝo ne estas simpla, li respondis, ke lia profesoro diris: Kiam leĝo estis tiel simpla, do larĝa grupo de prokuroroj, juĝistoj, advokatoj estus senbezonaj. Mi aldonu, ke ĉi grupo havas grandajn privilegiojn kaj ricevas bonan salajron. 'Demanda signo prenita el retejo'.
Wednesday, October 5, 2016
Mia abelaro - fina laboro
Monday, October 3, 2016
La aŭtuno - 2016
Friday, September 30, 2016
La somero - 2016
Ĉi lago "kikolskie" situas proksime de mia loĝloko. |
Tuesday, September 20, 2016
Lageto - 48. Grandiozaj jaroj de mia lageto
nun tiel aspektas fundo de lageto |
Tamen, mi decidis, ke etan lageton "cilian" 'rzęsowy' aktivos. Tio estos granda defio de mia flanko.
p.s. Mi hodiaŭ falĉis herbaĵon sur fundo de lageto, kaj neatendite movis neston de vespoj, do ili min danĝere mordvundis
Wednesday, September 14, 2016
Rezolucio pri Pollando en parlamento EU
Ne pripensu, ke mi tedas, kiam skribas pri polaj aferoj. Sed, ĵus hodiaŭ en parlamento de EU /eŭropa unio/ oni akceptis rezolucion, en kiu malaprobas agojn de pola registaro, lige kun tio, ke ĝi malobservas leĝon en Pollando. Karaj amikoj, se vi sekvas ĉi - situacion, en Pollando ĉio iras en bona direkto. Nur pola opozicio, kiu perdis influon en politika vivo kaj privilegiojn ne povas tion akcepti, kaj iras al eŭropaj instancoj por helpo. Tiu ĉi rezolucio kreis ĉefe homojn, kiuj ne deziras al Pollando sukceson en reformado de lando. Ĝi estas kurioza decido, ke aliuloj provas instrui polajn civitanojn en bazaj principoj. Ne kredu, ke en Pollando okazas malpaciencaj, kaj strangaj aferoj.
Sunday, September 11, 2016
La naturo - kampa grilo
Komence estis malfacile rimarki ĝin, pro tio, ke ĝi perfekte harmonias kun medio. Kiam mi ekvidis ĉi- kampan grilon, do ĝi evidentiĝis tre bela. Ĝi estis trankvila, kaj tre volontula kiam mi fotografiis ĝin, do mi faris iom da fotoj. Sed, ĝia pacienco finiĝis, kiam mi volis, ke ĝi ŝanĝu pozicion, tuj forflugis fore.
Saturday, September 3, 2016
Iom pri juĝistoj
En antikva Egiptujo regis kasto de sacerdotoj, kaj simile en Polujo provos regi kasto de juĝistoj. Hodiaŭ okazis kunveno de grupo de juĝistoj, ili konstatis, ke ne permesos por riparo de ŝanĝoj en leĝaj aferoj. Ne ĉiam bone funkcias polaj juĝejoj, tio signifas, ke juĝistoj ofte eraras, kaj ordonas maljustajn juĝojn, do estas nepra riparo de situacio. Batalo estos akra.
Wednesday, August 31, 2016
Prognozo por Septembro?
Monday, August 29, 2016
Mia familio - nepo Adaś
Wednesday, August 24, 2016
Tio kaj alio
Monday, August 15, 2016
15.08 - samtempe du festoj
Wednesday, August 10, 2016
Bagateloj ili gravas en nia vivo
inter lupino kreskis ankaŭ cejano |
Krome, oni rikoltis grenon, sed ĝi estis tre malseka, ĉar dum la lastaj tagoj pluvis. Do, por mi estos iom da laboro.
Sunday, August 7, 2016
Iom pri bagateloj
produktoj el vasko |
Ne incitu abelojn, ĉar ili mordos vin |
Vespere renkontis min aventuro kun abeloj, finfine ili min tre mordis, kaj mi estas puŝita, precipe manoj. La situacio okazis al mi unufoje.
Sunday, July 31, 2016
La lasta tago de renkontiĝo en Krakovo
nokta gardostaro de junularo |
Dum renkontoj gejunuloj parolis pri diversaj aferoj, precipe kortuŝan alvokon eldiris junulino el Sirio el urbo Aleppo, kaj fine ŝi diris: karaj, preĝu por mia patrujo Sirio, mi amas mian patrujon.
Friday, July 29, 2016
Plue pri renkontiĝo de junularo
Ĉiam aktualaj vortoj - mi petas, dankas, kaj pardonpetas - ili estas receptoj por esti bona homo, precipe en edzeco. Ĉi vortoj eldiris Papo Francisko en Krakovo dum renkontiĝo de tagoj mondaj.
Se ni bone komprenas ĉi vortojn, kaj aplikas ilin en kutima, simpla tago, do ni estas modeloj al ni mem kaj por aliuloj kiele bona ekzemplo - mi tion aldonas de mia flanko.
Se ni bone komprenas ĉi vortojn, kaj aplikas ilin en kutima, simpla tago, do ni estas modeloj al ni mem kaj por aliuloj kiele bona ekzemplo - mi tion aldonas de mia flanko.
Tuesday, July 26, 2016
La mondaj tagoj de jumularo en Pollando
Hodiaŭ posttagmeze inaŭguris La mondaj tagoj de junularo en Krakovo - Pollando. Tio estas religia kunveno, kaj en ĝi partoprenas ĉirkaŭ 500 miloj da gejunuloj el 187 landoj. Krome, dum, ĉi la mondaj tagoj ĉeestos ankaŭ Papo Francisko, kaj tio daŭros ĝis la dimanĉo.
Sunday, July 17, 2016
Eksterlandaj aferoj - tragikaj
Kiom da dramaj eventoj okazis dum lasta semajno en la mondo: Francio - terorista atenco, Turkio - provo de falo de registraro. Bedaŭrinde ili finiĝis tragike. Mondo kien vi iras?
Mia abelaro
Kiel ili rapidiĝas. |
Monday, July 11, 2016
Historio - 11 julio 1943
Ukraina delegacio antaŭ monumento de viktimoj sur placo: skwer Wołyński |
Kaj la dato 11 de julio estis la tago la plej akra. Kiam, mi hodiaŭ aŭskultis atestanton de tiamaj tagoj, pensas, ke homoj al homoj estis vulpoj. Ne vulpoj, ĉar vulpoj mortigas por manĝaĵo, sed ili faris tion por celo nuligi alian najbaron. Atestantoj de tiamaj tempoj estas ne tro multoj. Kial oni diras kaj memorigas tion hodiaŭ, ĉar en la antaŭaj jaroj, por, tiel nomitaj, "bona rakonto historia" inter Ukraino kaj Pollando - simple silentis. Tiamaj tempoj onin devas precize klarigi kaj korekte pritaksi, kaj laŭte diri, por homoj, kiuj ne kredas en tio. Por mi persone la afero, vere estas novaĵo.
Sunday, July 10, 2016
Internaciaj aferoj -NATO
Finiĝis Konferenco de NATO en Varsovio, kiu daŭris du tagoj, 8-9. Oni nomis ĝin kiel historia, pro gravaj decidoj por defendo de orientaj landoj. Temas pri tio, ke en kvar landoj: Pollando, Litovio, Estonio kaj Latvio, kie estos lokitaj soldatoj por gardi limojn de landoj. Oni substrekis, ke tio servu por signi ĉeeston. Kaj eventuala agresanto timu, krome tio servas por doni pli bonan sekurecon de ĉiuj landoj grupigitaj en NATO. Ankaŭ, oni decidis, ke alianco de NATO estos aktiva en batalo kun Islama Ŝtato.
Monday, July 4, 2016
La naturo - verbasko
Verbasko - ĝi tre bele prezentiĝas dum mateno,
pole oni ĝin nomas 'piękna panna', bela fraŭlino,
ankaŭ ĝi kreskas en ĝardeno.
Kiam vi ĝin ekvidas, tuj krias mia karulino
pole oni ĝin nomas 'piękna panna', bela fraŭlino,
ankaŭ ĝi kreskas en ĝardeno.
Kiam vi ĝin ekvidas, tuj krias mia karulino
Wednesday, June 22, 2016
Mia abelaro
Ĝis nun mia abelaro atingis 20 abelujojn pro tio ĝis nun mi estis tre okupata, ĉar oni devas ĉiam ion ripari, observi, kaj 'ŝteli' de abeloj mielon. De tempo al tempo ankaŭ ili min pikis, sed tio, verŝajne por sano?
Thursday, June 9, 2016
La naturo - cikonio
Tiun ĉi vidaĵon.mi observia la unaan fojon, Ĉar, sur fundo de mia lageto promenadis cikonio, certe, ĝi estis surprizita, ĉar en lageto krom akvo, manki ankaŭ ranoj.
Wednesday, June 1, 2016
Tago de infano - 2016
Nepo, Adaś - pentristo |
![]() |
Nepo, Franio - libristo |
Letero al miaj nepoj - ĝi estas la unua, kaj mallonga.
Karaj, kresku rapide, kaj estu ĉiam sanaj, gajaj, feliĉaj. Antaŭ vi la vivo malfermas sian longan perspektivan vojon, do estu kuraĝaj, kaj akceptu sukcesojn, sed evitu malsukcesojn.
Eble vi iam tralegos tiujn ĉi vortojn, kaj pripensu pri sia avo.
Thursday, May 26, 2016
Denove pri abejoj
Mi sur konstruaĵo |
Verdire, hieraŭ estis pli danĝera ekskurso por kapti abelojn, por ĉi tiu celo mi devis konstrui specialan konstruaĵon. Sur foto oni tion vidas.
Monday, May 23, 2016
Tio kaj alio - tago kun surprizo
Ĝi aspektis tre granda svarmiĝo |
Promenante vespere mi trovis nur belan vidon. |
Sunday, May 22, 2016
El mia korto - abeloj
Eĉ vaskaj kadroj ne helpis |
Jam sur ĝusta loko |
Subscribe to:
Posts (Atom)