Sunday, November 27, 2016

La naturo - vespoj

nesto sub tegmento de abelujo
Tre proksime de mia domo mi ĉi -jare rimarkis tri nestojn de vespoj. Pri du nestoj mi sciiĝis somere, kiam falĉis herbaĵon sur bordoj de lageto. Kaj pripensis, ke ili plu vivu. Do, nur de tempo al tempo vizitis ilin, kaj observis ĝiajn laboron. La tria nesto fondiĝis en malnova abelujo, jam malplena.
Eta aventuro kun vespo. Vespoj jam pereis, ĉar ili faras tion nature, restas nur ovoj, el kiuj printempe naskiĝas novaj vespoj. Mi ŝatas vespojn, ili rolas ankaŭ ian rolon en nia ekosistemo, kvankam homoj devas singardeme laŭ ili, precipe somere, kiam ni manĝas dolĉaĵojn.
tiel aspektas fingro kun mordvundo de vespo



Tio estis dum malfrua aŭtuno, fine de oktobro, mi laboris sur lageto, kaj neatendite alflugis al mia mano vespo, ĝi mordvundis mian fingron tra ganto. Doloro estis granda, imagu al si, ke tio daŭris du tagojn. Du noktoj sendormaj, mano ŝvelita. Kaj la sekvaj tagoj ankaŭ  plezuraj ne estis. Kompare kun piko de abelo, tio nekomparebla.  

No comments: