Sunday, November 20, 2016

La naturo - arbaro

arboj sur mia kampo aŭtune
En la verdan arbareton iris knabinet' kantanta, ŝi renkontis kavaliron apud la pinet' sidanta, mi al vi donus buterpanon, sed..., - tiel diras malnova kanteto. Do, ni vidas, en arbarojn kuras plenplene vivo, /ankaŭ homa/ sed, antaŭ ĉio, vivo arbara, kie regas laŭ propraj kondiĉoj, tiel nomata - ekosistemo                                                             
"Kulturo estas tiel bona, kiel ĝiaj arbaroj"- W. Auden "Bedaŭrinde, estas pli facile krei dezerton ol arbarojn"- J. Lovelock
La morto de arbaroj estos fino de nia vivo - malĝoja konkludo.
Kial homaro detruas arbarojn, ĉar ili bezonas novajn kampojn por kultivi plantojn, bredi bestojn, konstrui vojojn, domojn. Celo estas nur unu, por plialtigi konsumadon.  Ankaŭ klimato grande influas por arbaroj - kiu kaŭzas, ke arboj sekiĝas, kaj atakas ilin insektojn
„Popolo homa mortos je civilizo" Ralph Waldo Emerson (1803-1882)

No comments: