Wednesday, August 10, 2016

Bagateloj ili gravas en nia vivo

inter lupino kreskis ankaŭ cejano
Bagatelo, sed nia vivo konsistas ankaŭ el bagateloj. Imagu, ke mia kokino kovis nur unu idon, belan idon, hodiaŭ atakis ĝin akcipitro, kaj finfine ĝin mortigis, mia bedaŭro estis granda.
Krome, oni rikoltis grenon, sed ĝi estis tre malseka, ĉar dum la lastaj tagoj pluvis. Do, por mi estos iom da laboro.

No comments: