Sunday, July 31, 2016

La lasta tago de renkontiĝo en Krakovo

nokta gardostaro de junularo
Hodiaŭ, dimanĉe finiĝis renkontiĝo - la mondaj tagoj de junularo /śdm/ Kaj, Papo Francisko anoncis, ke la sekva renkontiĝo de junularo okazos en lando Panamo - en 2019 jaro. Dum predikoj interalie Papo parolis al junularo pri memoro, kaj kuraĝo. Temas, ke ni devas memori pri prauloj, historio, kaj prenu ĉi faktorojn  en nia vivo, por pli bone kompreni aferojn. Ankaŭ kuraĝo, sen ĝi ni nenion atingos. Krome, ni ĉiam devas konstrui pontojn, sed ne murojn.
 Dum renkontoj gejunuloj parolis pri diversaj aferoj, precipe kortuŝan alvokon eldiris junulino el Sirio el urbo Aleppo, kaj fine ŝi diris: karaj, preĝu por mia patrujo Sirio,  mi amas mian patrujon.

No comments: