Saturday, December 31, 2016

Taglibro - mia taglibro

Baldaŭ finiĝos malnova jaro, ĝi trapasis rapide. Kaj, ni eniras Novan Jaron - 2017. Ĉiu homo en la mondo demandas sin, ĉu ĝi estis bona por mi, vi, por ni. Do, oni devas tion trakti eble per profitoj, aŭ male, eble alie?  En mia taglibro, mi larĝe skribis pri polaj aferoj, kaj ankaŭ ne multe pri eksterlandaj. La lastaj, ni observas en naciaj propraj aŭdio-videoj, precipe nin kortuŝas mondmilitoj, kaj tragedio de homoj simplaj.
Mia taglibro traktas multe pri miaj privataj aferoj, pripensoj, ĉar ĝi estas kroniko de mia vivo, kaj ofte mi enpaŝas en ĝin, por vidi mian vojon, kvankam ĝi estas nur simpla, sed grava ĝuste por mi. Ankaŭ, mi ĝojas, kiam legas tiun ĉi libron aliaj homoj. Dankon

No comments: