Monday, October 10, 2016

Iom pri juro

Kiel homaro konstruis leĝon, mi diru pli multe, tiel malsimplan leĝon. Ĉiu lando havas propran leĝon, kiu agas laŭ Konstitucio de ĉi tiu lando. Generale, Konstitucioj estas similaj en ĉiuj landoj, sed ne ĉiam. Tio dependas de kutimoj, kulturo, religio kaj aliaj faktoroj, kiuj cirkulas en la ŝtato. Kion mi persone pensas pri ĝi? Miaopinie leĝo estas  malpreciza, kaj tiel fleksa, ke prokuroro kaj juĝisto, juĝisto kaj advokato havas en la sama afero, diversajn opiniojn. Okazas, ne ĉiam, ke lerteco, ekzemple de advokato kaŭzas, ke kulpanto venkas la juĝaferon.
Mi demandis iam advokaton, kial leĝo ne estas simpla, li respondis, ke lia profesoro diris: Kiam leĝo estis tiel simpla, do larĝa grupo de prokuroroj, juĝistoj, advokatoj estus senbezonaj. Mi aldonu, ke ĉi grupo havas grandajn privilegiojn kaj ricevas bonan salajron. 'Demanda signo prenita el retejo'.

No comments: