Sunday, November 6, 2016

Tio kaj alio - ... iom pri lageto

...eble mi sukcesos?
Jam profunda aŭtuno - do, ventoj, pluvoj, ĉielo sen suno, iom malvarme - tiel ĝi estas nun. Ĝenerale oktobro estis pluvema, kaj la unuaj tagoj de novembro momente tre pluvis, vetero - malagrabla.  Sed hodiaŭ, dimanĉo, temperaturo +9*C, eĉ abeloj el ĉiuj abelujoj flugdancis antaŭ siaj varmaj lokoj. Malgraŭ pluvoj, sed mia lageto ankoraŭ ne kovriĝis per akvo, ĉar grundo sorbas ĉiun kvanton da akvo, kaj ĝia surfaco estas malplena. Estas ne pluraj lokoj, kie mi vidas akvon, sed ĝi estas maldika tavolo. Se mi havas liberan tempon, kaj mia sano permesas, mi plue fortigas bordon 'internan' lageton - cilia "rzęsowy".
cilia lageto el alia flanko
La foto prezentas unu el la tri etaj lagetoj "rzęsowy", kiujn mi projektis kaj poste faris antaŭ jaroj. Mi ĉiam laboras pri ĝi, eble mi sukcesos? La tuto ne estas tro videbla, kiam mi desegnos ĝin, do vi ekvidos pli bone mian laboron.

No comments: