Sunday, May 22, 2016

El mia korto - abeloj

 Eĉ vaskaj kadroj ne helpis
Ĉi-jare abeloj ekis frue svarmiĝi, ekzemple en mia abelaro tio okazis la 9-an de majo. Ĝuste tiun ĉi tagon mi kaptis svarmabelon, kaj poste enmetis abelujon, la faro estis simpla, ĉar abeloj estis trankvilaj. Mi aldonu, ke mia abelaro pligrandis ĝis 16 abelujoj, kaj ili devenis el mia abelo-korto. Do, monato majo por mi estis tre laborema. Hodiaŭ surprize, matene, mi devis eltiri svarmon el pruno, ĉar abeloj ne volonte volis lasi okupatan lokon. Eĉ vaskaj kadroj ne helpis. Nur per bastoneto mi prenis 'porciojn' de abeloj, kaj enmetis ilin en konvena abelo. Vere, ili surprizis min, ĉar mi ne  pentris abelujon, kaj aranĝu restajn aĵojn.
Jam sur ĝusta loko
La plej grave, mi devis rapidiĝi, ĉar ofte tuta svarmabelaro forflugu en alia loko, kaj oni ilin jam ne atingos.

No comments: