Wednesday, December 25, 2019
Tuesday, December 24, 2019
Kristnasko 2019
Mi deziras al ĉiuj konatoj, amikoj - Feliĉan Kristnaskon kaj ĉion bonan kaj benan.
Sanon kaj kontenton en Nova Jaro 2020
Se temas pri vetero hodiaŭ, do, ĝi ne memorigas al ĉi tiu sur bildo
Sunday, December 22, 2019
Iom da somero dum decembro
Sunday, December 15, 2019
Ludoviko Zamenhof
Por ni parolantoj de lingvo Esperanto, estas rememorigo, ke hodiaŭ pasas 160a datreveno de naskiĝo - L Zamenhof. Kreinto de lingvo Esperanto
Tuesday, December 10, 2019
Nobelpremio
Alfred Nobel |
Monday, December 9, 2019
Abeloj decembre
Ravo pri la vivo
bildo de mia lageto |
Do, animon vian karesu
Fruan tagon de ĉielarkaj koloroj
Kaj, puraj sentoj de trezoroj
En senkulpa brusto enhavu!
Por ke vi ekĉerpu el ĉi fonton,
Kiam al vi manku trankvilo.
Do, animon vian karesu.
Unu verseto de poezio de A. Asnyk
Tuesday, December 3, 2019
Patrino!
6 jaraĝe: Patrino ĉion scias
8 jaraĝe: Patrino scii tre multe
12 jaraĝe: Verdire patrino ne scias ĉion
14 jaraĝe: Patrino nenion scii
16 jaraĝe: Patrino? Ŝi ne komprenas
18 jaraĝe: Patrino estas de malnova dato
25 jaraĝe: Eblas, ke ŝi scias
35 jaraĝe: Kiam mi decidos, mi demandu patrinon
45 jaraĝe: Mi faros tiel, kiel konsilos al mi patrino
75 jaraĝe: Mi volus demandu patrinon
Patrino
Kiam ni estas plenkreskuoj, tiam ni aprezas Ŝin
8 jaraĝe: Patrino scii tre multe
12 jaraĝe: Verdire patrino ne scias ĉion
14 jaraĝe: Patrino nenion scii
16 jaraĝe: Patrino? Ŝi ne komprenas
18 jaraĝe: Patrino estas de malnova dato
25 jaraĝe: Eblas, ke ŝi scias
35 jaraĝe: Kiam mi decidos, mi demandu patrinon
45 jaraĝe: Mi faros tiel, kiel konsilos al mi patrino
75 jaraĝe: Mi volus demandu patrinon
Patrino
Kiam ni estas plenkreskuoj, tiam ni aprezas Ŝin
Sunday, December 1, 2019
Ili jam forflugis
La cignoj jam forlasis mian lageton, kaj deflugis al larĝaj lagoj. Sed, en viaj sonĝoj pripensu pri mia lageto.
Thursday, November 28, 2019
Sunday, November 24, 2019
Eurovizion por infanoj - 2019
Wednesday, November 20, 2019
Pri abeloj novembre
Ĝis hieraŭa tago abeloj en mia abelarejo estis aktivaj. Ili amase elflugis abelelujojn, eĉ alportis polenon por siaj svarmoj. Ĉar sur unu el miaj kampoj floras ankoraŭ floroj, mi aldonu, ke estas la dudeka novemboro. Kutime ĉi tiu periodo jam estas malvarma Ĵus, hieraŭ estis bela tago iomete brilis suno, la temperaturo dum meztago ĉ +14 gradoj.
Mielabela periodo jam finiĝis, do abeloj baldaŭ dormos, kaj mi havu esperon, ke ili fartos bone, kaj atingos novan sezonon en bona stato, sed tio evidentiĝos frua printempo. Ankorau, mi devas iom varmigi abelujojn, kaj observu ilin dum malvarmaj tagoj.
Nun mi posedas 34 svarmojn, tio por mi estas tro granda.
Mielabela periodo jam finiĝis, do abeloj baldaŭ dormos, kaj mi havu esperon, ke ili fartos bone, kaj atingos novan sezonon en bona stato, sed tio evidentiĝos frua printempo. Ankorau, mi devas iom varmigi abelujojn, kaj observu ilin dum malvarmaj tagoj.
Nun mi posedas 34 svarmojn, tio por mi estas tro granda.
Friday, November 1, 2019
La tago de ĉiuj sanktuloj
Tombo de mia fratino ŝi tiam aĝis 18 jaroj |
Mi tion tiel komprenas en siplaj vortoj.
Monday, October 21, 2019
Famaj poloj - Adam Asnyk
Li naskiĝis 11.09.1838 en urbo Kalisz /kaliŝ/, kaj mortis 02.08.1897 en Kraków. Malgraŭ, ke li vivis ne longe, sed lia poezio estas abunda. Vere, lin ne konas multe da poloj. Mi ankaŭ lin preskaŭ ne konis. Antaŭnelonge, mi hazarde malkovris lian belan poezion, kaj tuj enamikiĝis ĝin
Malsupren, mi tradukis unu el versetoj. La tutaĵo konsistas el 13 ĉapitroj
Malgraŭ amaraj spertoj
Ĉiam, ah! Estu bonulo!
Juĝu kun amo aliulojn
Kaj rigardu la tombon kun espero.
Ne perdu infanecan fidon
Ne bedaŭru propran viktimon -
Makgrau amaraj spertoj
Malsupren, mi tradukis unu el versetoj. La tutaĵo konsistas el 13 ĉapitroj
Malgraŭ amaraj spertoj
Ĉiam, ah! Estu bonulo!
Juĝu kun amo aliulojn
Kaj rigardu la tombon kun espero.
Ne perdu infanecan fidon
Ne bedaŭru propran viktimon -
Makgrau amaraj spertoj
Wednesday, October 2, 2019
Ekologio - pura aero
Mi decidis fondi al si etan sunelektrejon. Kvankam nunaj tagoj estas ne tro sunaj, kaj ne longaj, pro tio elektrejo produktas malmulte da elektro. Tamen, elektrejo ne situas sur tegmento, ĉar estas por ĝi maloportune.
En mia lando, ŝtato decidis helpi al tiuj homoj mone, kiuj decidis investi elektrejojn. Tio kaŭzas, ke aero pliboniĝas.
En mia lando, ŝtato decidis helpi al tiuj homoj mone, kiuj decidis investi elektrejojn. Tio kaŭzas, ke aero pliboniĝas.
Wednesday, September 18, 2019
Cigna familio kompleta
Ili fulas as manĝejo |
Ili fluas dum manĝejo |
Tuesday, September 17, 2019
Laŭ mi aŭtoro pravas
Sunday, September 1, 2019
Historio - 01.09.1939
Poloj neniam forgesos tiun ĉi detrevenon. Antaŭ 80 jaroj komenciĝis la dua mondmilito, ĉar najbara lando atakis suverenan teritorion - Pollando. Hodiaŭ - la unuan de septembro kolektiĝis ĉefuloj de 40 landoj por memorigi ĉi daton, kaj indiki por ke neniam ripetu simila milito en la mondo.
Saturday, August 31, 2019
La monato aŭgusto - 2019
Unu el arboj - mi kalkulas, ka ĝi havas 120 jarojn |
Pluvas malabunde, kaj tio montras, ke estas sekeco sur kampoj. Agrikulturistoj suferas, pro ne grandaj rikoltoj, eĉ pola ŝtato devas helpi al ili finance.
La lastan merkredon /29.08/ de longa tempo alvenis al mia loĝloko fulmotondro, ĝi portis iom da pluvo kaj ventego. La vento estis grandega, ĉar ĝi falis sur mia kampo ses arboj. Du el ili mi mem plantis antaŭ 21 jarojn, mi tre bedaŭras tion.
Tuesday, July 30, 2019
Tio kaj alio
*
Mi jam devas nutri abelojn, ĉar en la tereno malabundas floroj. Mi preparas siropon el sukero.
*
Nun daŭrigas rikoltojn, ĉe mia grundo ankoraŭ grenoj staras.
*
Ĝenerale mankas sur kampoj, sed okazas pluvoj, ili estas subitaj, kaj eĉ danĝeraj.
*
Miaj junaj cignoj jam estas grandaj, preskaŭ kiel iliaj cignaj gepatroj. Mi skribas "miaj cignoj', kvankam ili ne estas 'mia propraĵo', sed mi tre ŝatas ilin, kaj traktas ilin tre amike.
*
El mia korto, vulpo ŝtelis almenaŭ 20 kokinojn
Thursday, July 11, 2019
Historio - Wołyń
Hieraŭ mi rigardis en nia TV filmon pri buĉado de poloj sur regiono 'Wołyń'. La filmo priparolas historian tempon, kaj tio okazis 11.07.1943. Oni diras, ke tiam murdis dum kruelaj kondiĉoj multegon de senkulpaj homoj. La teritorio nun ne apartenas al Polujo. Mi naskiĝis jam post II MM, kaj en lernejo dum lecionoj de historio oni tute ne parolis pri la temo, ĉar ĝi estis malpermesata. Sed nun estas alie, temas pri Polujo kaj Ukraino. Tiamaj tempoj estis malfacilaj Sed muntempe najbara lando ne volas solvi problemon. Mi nun ĝenerale skribas, eblas, ke mi tuŝos profunde temon. Se iu vlas komenti aferon, do mi invitas.
Sunday, June 30, 2019
Famaj mondcivitanoj -Gandhi
«SENPERFORTO KAJ JUSTECO LAŬ GANDHI
Ahimso» (= senperforto) ne estas rezigno de ĉia konkreta batalado kontraŭ maljusteco. Male, laŭ mia koncepto, ahimso estas, kontraŭ maljusteco, batalo pli aktiva kaj pli konkreta ol venĝa respondo, kies efiko estas nur pliigo de maljusteco. Mi proklamas idean, kaj do moralan, opozicion kontraŭ maljusteco. La morala rezisto, kiun mi kontraŭmetos al la tirano, lin konsternos. Unue ĝi lin konfuzos, kaj fine ĝi lin devigos al agnosko de la maljusteco, agnosko, kiu ne malhonoros lin, sed eĉ nobligos lin. Kaj fakte tiel estas. La principoj, el kiuj mi eltiris miajn konvinkojn, estas veraj, kiel veras la geometriaj difinoj de Eŭklido, kiuj ne perdas sian verecon el tio, ke praktike oni ne kapablas desegni eĉ unu eŭklidan linion sur nigra tabulo».
la teksto de EK
Ahimso» (= senperforto) ne estas rezigno de ĉia konkreta batalado kontraŭ maljusteco. Male, laŭ mia koncepto, ahimso estas, kontraŭ maljusteco, batalo pli aktiva kaj pli konkreta ol venĝa respondo, kies efiko estas nur pliigo de maljusteco. Mi proklamas idean, kaj do moralan, opozicion kontraŭ maljusteco. La morala rezisto, kiun mi kontraŭmetos al la tirano, lin konsternos. Unue ĝi lin konfuzos, kaj fine ĝi lin devigos al agnosko de la maljusteco, agnosko, kiu ne malhonoros lin, sed eĉ nobligos lin. Kaj fakte tiel estas. La principoj, el kiuj mi eltiris miajn konvinkojn, estas veraj, kiel veras la geometriaj difinoj de Eŭklido, kiuj ne perdas sian verecon el tio, ke praktike oni ne kapablas desegni eĉ unu eŭklidan linion sur nigra tabulo».
la teksto de EK
Thursday, June 27, 2019
La somero _ 2019
Abeloj ekster abelujoj |
Sur mia abelejo ankaŭ eksterordinara efekto, abeloj grupiĝis antaŭ abelujoj, krome ili ege malpacienciĝis, mi tion rimarkis, kaj fotis ilin. Se, mi estas ĉe la temo, do mi havis iom da laboro pro prenado de mielo, tiu ĉi agon helpis edzino.
Thursday, May 30, 2019
Longa ekskurso de cignoj
Tuesday, May 28, 2019
Pri cignoj pli
Kia diferenco en koloroj, ĉu ne. |
Sunday, April 28, 2019
Cignoj kovas sur mia lageto
Ĝi dolĉe dormas |
Nur gravas, ke ni homoj ne malhelpu, kaj ne ĉerpu tro forte koron de naturo. Mi apartenas al homoj, kiuj protektas la naturon, nune trafis al mi granda feliĉo, ĉar sur mia lageto kovas cignojn. Ili, pli konvene ĝi, jam sidas tri semajnojn. Kaj, mi preskaŭ ne alproksimiĝas al nesto, ĉar cigno- ino malpaciencas. Sur la foto, ni vidas, ke ĝi estas dormanta, jes, ĝi senmuvas, nur iam levas kolon. Vircigno naĝas kaj ofte baniĝas, kiam ĝi min vidas tuj naĝi al sia edzino. Tio estas amuza.
Ankaŭ aliaj birdoj kovas sur akvo: anasoj, fulikoj. Ĝenerale ĉiuj birdoj vivas en la paco, nutraĵo por ili sufiĉos, mi tiel pensas.
Ĝi esprimas sian ĝojon |
Monday, April 22, 2019
Pri ekologio - ĉiam aktuala temo
poeto kaj Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979) |
“Plej Granda Honto
“Patrin’ Naturo, mi – Poet’ kaj idoVia, en vian sinon, mi envenas.
Sufiĉas vin rigardi, mi ekvidas
Mizeron grandan sur la homa vojo.
“Kaj mi konstatas tian malprudenton,
Kaj antaŭ vi, Patrino, mi rekonas:
La homo, nur, makulas vian helon
Per la mensog’ cinika pri progreso!
“Antaŭ via grandega malavaro,
Serena, absolute admirinda,
La homa vanto tute malaperas...
“Kaj ho Patrin’ Naturo, min hontigas,
Se mi rigardas vin kiel Patrinon,
Ke estas mi mem unu el la homoj!”
Autoro de poemo: Alziro Zarur
Monday, April 15, 2019
Miaj lagetoj - cignoj
Mia ĝojo estas granda pro tio, ke sur unu el miaj lagetoj fondiĝis cignoj la nesto. Ili longe penetris lageton por trovi konvenan lokon por konstruii ĝin. Finfine ili trafis lokon, kaj komencis loboron, tio daŭris nur du tagojn. Sed imagu al si, ke post tri tagoj, ili ŝanĝis decidon. kial? Eblas pro tio, ke nesto estis tro proksime de bordo, aŭ, ke mi preterpasis pli proksime de ili, mi vere ne scias kaŭzon. Kaj nun estas jena situacio. Ili konstruis novan neston. Cignino jam sidas sur nova nesto kvar tagojn sur ovojn. Ĉu ili sukcesos havi idojn? Tio estas granda enigmo.
Sunday, March 31, 2019
Mia familio - nepino Zosia
Printempo - 2019. Papioloj
Mi ne konas nomon de papilio |
Thursday, March 21, 2019
La printempo komencis
Cignoj sur mia lageto |
Ĝenerale, bestoj, birdoj, insektoj, arboj, plantoj sentas instinkton, kaj grandan volon por komencu novajn vivojn. Ni homoj ankaŭ sentas diferencon inter la antaŭa periodo - vintro.
Sunday, March 10, 2019
Gruoj vintre
En mia loĝloko de tri jaroj ne forflugas dum vintro al varmaj lokoj - gruoj. Ni vidas promenantaj gruoj. Tio signifas, ke klimato varias. Ni povas aŭdi laŭtan krion ofte, plej parte kvar voĉoj. Kie ili loĝas? Ili havas sekuran lokon sur insulo de lago.
Miaj abeloj en la monato marto
Mi pensis, ke antaŭprintempo anstataŭas printempon, sed evidentiĝis tio neebla. La februaraj tagoj tion indikis, ĉar estis sufiĉe varma periodo. Nun, ni havas malvarmajn, sed ne frostajn tagojn- estas iom da suno, vente, kaj pluveme.
Dum fino de februaro miaj abeloj estis aktivaj, ili portis polenon, purigis abelujojn de mortintaj abeloj. Mi ankaŭ iomete laboris ĉe mia abelejaro. Nun movado de abeloj estas nula pro malvarmo.
Finfine restis al mi, en bona farto 22 svarmabeloj, do, mi havos multe da laboro, kaj pensas, ke sufiĉos al mi forton. Mi havu esperon
La lasta foto estis farita februare, kaj ĝi enhavas florojn, kiuj abunde floris eĉ vintre, kaj nune, ili donas bonan nutraĵon al abeloj. Mi ne scias nomon de ili esperante.
Dum fino de februaro miaj abeloj estis aktivaj, ili portis polenon, purigis abelujojn de mortintaj abeloj. Mi ankaŭ iomete laboris ĉe mia abelejaro. Nun movado de abeloj estas nula pro malvarmo.
Finfine restis al mi, en bona farto 22 svarmabeloj, do, mi havos multe da laboro, kaj pensas, ke sufiĉos al mi forton. Mi havu esperon
Petasites hybridus |
Tuesday, February 26, 2019
Antaŭprintempo alvenis en februaro
Glacio sur lagetoj, lagoj ne regis longe. En mia loĝloko tio daŭris de 27 novembro - pasinta jaro, ĝis 19 de februaro nuna jaro. sed, kiam aero plivarmiĝis, do ĉiuj birdon tion eksentis, ankaŭ cignoj. Ili rimarkis mankon de glacio, kaj cignoj denove revenis al mia lageto, probable la sama paro. Mi supozas, ke ili sopiris al lageto. Ĝi abundas pro bona manĝaĵo, mi konvinkis pri tio, ĉar ĵetis al ili pecon da pano, kaj ili ĝin ne manĝis, eĉ neglektis.
Estas bela vidaĵo, kiam ili majeste neĝas sur lageto, kaj mi havas eblecon tion spekti.
Estas bela vidaĵo, kiam ili majeste neĝas sur lageto, kaj mi havas eblecon tion spekti.
Wednesday, February 20, 2019
Miaj lagetoj - unu el ili
Mia lageto vekiĝis de vintra dormo, akvo aspektas freŝa. Jam akvaj birdoj ankaŭ alflugas. Restaj lagetoj ankoraŭ estas frostigitaj, sed baldaŭ ili ankaŭ reviviĝos. Verŝajne vintro forpasis
Thursday, February 14, 2019
Ĉu inter ni estas ankoraŭ revuloj
nia loka lago |
Nenio estis inter ni!
Neniaj kredoj, konfesoj neniaj,
Nenio nin kunligis
Krom printempaj revoj amindaj;
Krom la aromoj, koloroj kaj briloj
ŝvebantaj en la spaco,
Krom balancaj arbaretoj per kantado
Kaj ĉi tiu freŝa herbeja verdaĵo;
Krom ĉi tiuj akvovaloj kaj riveretoj
Rosgutantaj ĉiun valon,
Krom girlando de ĉielarkoj, nuboj,
Krom naturo de dolĉaj sorĉoj;
Krom ĉi komunaj, helaj fontanoj,
El kiuj niaj koroj trinkis ravon,
Krom primuloj kaj konvolvuloj
Nenio estis inter ni!
Neniaj kredoj, konfesoj neniaj,
Nenio nin kunligis
Krom printempaj revoj amindaj;
Krom la aromoj, koloroj kaj briloj
ŝvebantaj en la spaco,
Krom balancaj arbaretoj per kantado
Kaj ĉi tiu freŝa herbeja verdaĵo;
Krom ĉi tiuj akvovaloj kaj riveretoj
Rosgutantaj ĉiun valon,
Krom girlando de ĉielarkoj, nuboj,
Krom naturo de dolĉaj sorĉoj;
Krom ĉi komunaj, helaj fontanoj,
El kiuj niaj koroj trinkis ravon,
Krom primuloj kaj konvolvuloj
Nenio estis inter ni!
A. Asnyk - tradukis mi, Piotr Rumiński
Tuesday, February 12, 2019
Vintra pejzaĵo
Ĉu jam fino de vintro? Hodiaŭa tago ne tro kuraĝe diras jese, sed mi aldonu, mi atendu... ĉar estas tro frue konstati pri tio.
La tago bela, sed ne tro varme, la lasta neĝo jam forpasis hodiaŭ. Ankoraŭ pri neĝo, antaŭ unu semajno ĝi falis, la tavolo estis impona en mia ĉirkaŭaĵo preskaŭ 15 cm, ĝi kuŝis longe, /ĝis hodiaŭ,/ ĉar noktoj estis malvarmaj.
Mi prezentas kelkajn fotojn el vintra pejzaĵo.
La tago bela, sed ne tro varme, la lasta neĝo jam forpasis hodiaŭ. Ankoraŭ pri neĝo, antaŭ unu semajno ĝi falis, la tavolo estis impona en mia ĉirkaŭaĵo preskaŭ 15 cm, ĝi kuŝis longe, /ĝis hodiaŭ,/ ĉar noktoj estis malvarmaj.
Mi prezentas kelkajn fotojn el vintra pejzaĵo.
najbara vilaĝo |
Thursday, January 31, 2019
Vintro - 2019
Miaj nepoj helpe de patrino konstruis neĝbulon, kaj prezentas ĝin |
Hodiaŭ, kiel mi anoncis komence nur +2*C, miaj abeloj provis elflugi el abelujoj, tio estis morto al ili, mi tion vidis, kaj ili jam ne revenis al abelujoj, multojn el ili falis sur neĝo, kaj tuj pereis. Mi bedaŭras pro tio, sed nenion povus fari.
Vi demandos, kial ili elfuugas, kiam estas malvarma vetero, ili profitas okazon, kiam estas konvenaj kondiĉoj por malplenigi siajn intestojn, sed hodiaŭ erariĝis.
Tuesday, January 8, 2019
Esperanta Kongreso en Hungario - 1963
![]() |
Ĉu vi rekonas min sur fotografio? |
Mi bone memoras komence la veturton per trajno, enlandaj trajnoj /polaj ankaŭ hungaraj/ karakterizis simplecon, ĉapitroj multpersonaj, oni povis tiam fumi cigaredojn. Sed kiam ni entrajnigis je intrenacia trajno: Varsovio - Budapeŝto, do, estis jam oportuna, ni sidis kvarope en kupeo. Dum veturo ni babilis esperante, ludis kartojn, rakontis spritaĵojn, kaj dormis.
La landa kongreso de Esperanto okazigis en urbo Keĉkemet. Dum la unua tago reprezentantoj de landoj prezentis sin, nian landon prezentis nia instruistino, Ŝi prezentis nin, kaj donis parolon esperante. La sekvaj tagoj okazis interparoloj, ludoj, dancoj, konkursoj. Mi tiam renkontis knabinon, kaj ni poste korespondis /ĝis nun, mi posedas ŝian foton/.
Mi ankoraŭ memoras mian viziton en privata domo de esperantisto, iliaj gepatroj min gastigis abunde.
Subscribe to:
Posts (Atom)