Thursday, June 27, 2019

La somero _ 2019

Abeloj ekster abelujoj
Kia diferenco inter du tagoj apudaj, se temas pri vetero. Hieraŭ ĉe mia regiono estis afrika varmeco, temperaturo atingis +36 gradojn, sed hodiaŭ +19 nur gradoj. Oni devas esperi, ke tio estis escepto. Kvankam, mi aŭdas aŭguron, ke situacio ne estas klara pro ŝanĝoj de klimato sur nia planedo.
Sur mia abelejo ankaŭ eksterordinara efekto, abeloj grupiĝis antaŭ abelujoj, krome ili ege malpacienciĝis, mi tion rimarkis, kaj fotis ilin. Se, mi estas ĉe la temo, do mi havis iom da laboro pro prenado de mielo, tiu ĉi agon helpis edzino.

No comments: