Thursday, February 14, 2019

Ĉu inter ni estas ankoraŭ revuloj

nia loka lago


Nenio estis inter ni!
Neniaj kredoj, konfesoj neniaj,
Nenio  nin kunligis
Krom printempaj revoj amindaj;

Krom la aromoj, koloroj kaj briloj
ŝvebantaj en la spaco,
Krom balancaj  arbaretoj per kantado
Kaj ĉi tiu freŝa herbeja verdaĵo;

Krom ĉi tiuj akvovaloj kaj riveretoj
Rosgutantaj ĉiun valon,
Krom  girlando de ĉielarkoj, nuboj,
Krom  naturo de dolĉaj sorĉoj;

Krom ĉi komunaj, helaj fontanoj,
El kiuj niaj koroj trinkis ravon,
Krom primuloj kaj konvolvuloj
Nenio estis inter ni!

A. Asnyk - tradukis mi, Piotr Rumiński

No comments: