Tuesday, January 8, 2019

Esperanta Kongreso en Hungario - 1963

Ĉu vi rekonas min sur fotografio?
Kiam mi estis deksesa junulo, mi partoprenis kun nia instruistino kaj du kolegoj en eksterlanda kongreso, tio estis en Hungario, en la jaro 1963. Por ni junuloj tio estis granda evento, unue - ni lernantoj, novaj adeptoj de Esperantio post kelkmonata lernado de esperanto estis ĵetitaj sur 'profunda akvo' por partopreni praktike en lingva ekzerco. Tio estis malfacila tasko, sed bone, ke kun ni estis nia instruistino, kaj ŝi helpis al ni. Due - Por ni junuloj tio estis la unua eksterlanda ekskurso
Mi bone memoras komence la veturton per trajno, enlandaj trajnoj /polaj ankaŭ hungaraj/ karakterizis simplecon, ĉapitroj multpersonaj, oni povis tiam fumi cigaredojn. Sed kiam ni entrajnigis je intrenacia trajno: Varsovio - Budapeŝto, do, estis jam oportuna, ni sidis kvarope en kupeo. Dum veturo ni babilis esperante, ludis kartojn, rakontis spritaĵojn, kaj dormis. 

La landa kongreso de Esperanto okazigis en urbo Keĉkemet. Dum la unua tago reprezentantoj de landoj prezentis sin, nian landon prezentis nia instruistino, Ŝi prezentis nin, kaj donis parolon esperante. La sekvaj tagoj okazis interparoloj, ludoj, dancoj, konkursoj. Mi tiam renkontis knabinon, kaj ni poste korespondis /ĝis nun, mi posedas ŝian foton/. 
Mi ankoraŭ memoras mian viziton en privata domo de esperantisto, iliaj gepatroj min gastigis abunde.

2 comments:

Jesus GC said...

Interesa foto kaj rakonto.

Piotr said...

Dankon. Fotografion faris nia instruistino, mi ĝis nun memoras Ŝian vizaĝon, ŝi ankaŭ instruis nin kemion. Vi certe rekonis min sur foto?