Thursday, March 21, 2019

La printempo komencis

Cignoj sur mia lageto
Printempo hodiaŭ alvenis ne nur kalendara, sed ankaŭ reale, ĉar tagoj estas sufiĉe varmaj. Kaj du la lastaj tagoj aspektas belajn.  Mi povis tion sperti, kaj observi, precipe miaj abeloj abunde flugis, kaj laboris portante polenon. Ankaŭ birdoj vigliĝis, ili serĉas konvenan lokon por establi nestojn.
Ĝenerale, bestoj, birdoj, insektoj, arboj, plantoj sentas instinkton, kaj grandan volon por komencu novajn vivojn. Ni homoj ankaŭ sentas diferencon inter la antaŭa periodo - vintro.

3 comments:

Piotr said...

Komence, mi estis certa, ke ili restos por nesti, se ili longe serĉis konvenan lokon, fine ili forlasis mian lageton. Mi tre bedaŭras

dancio's lair said...

Ili revenos ĉi tie por certa

Piotr said...

Kiam mi hodiaŭ vizitis lagetojn en Konotopi, mi rimarkis, ke ili revenis denove, kaj nur manĝas. Krome, mi timas, ke cignoj malhelpos aliajn birdojn.
Mi observis la urbon Murcia, ĝi estas bela urbo, kaj oni ĝi nomas 'sadem Europy' - pomarbejo de Eŭropo, ankaŭ ĉirkaŭaĵoj