Sunday, June 30, 2019

Famaj mondcivitanoj -Gandhi

«SENPERFORTO KAJ JUSTECO LAŬ GANDHI

 Ahimso» (= senperforto) ne estas rezigno de ĉia konkreta batalado kontraŭ maljusteco. Male, laŭ mia koncepto, ahimso estas, kontraŭ maljusteco, batalo pli aktiva kaj pli konkreta ol venĝa respondo, kies efiko estas nur pliigo de maljusteco. Mi proklamas idean, kaj do moralan, opozicion kontraŭ maljusteco. La morala rezisto, kiun mi kontraŭmetos al la tirano, lin konsternos. Unue ĝi lin konfuzos, kaj fine ĝi lin devigos al agnosko de la maljusteco, agnosko, kiu ne malhonoros lin, sed eĉ nobligos lin. Kaj fakte tiel estas. La principoj, el kiuj mi eltiris miajn konvinkojn, estas veraj, kiel veras la geometriaj difinoj de Eŭklido, kiuj ne perdas sian verecon el tio, ke praktike oni ne kapablas desegni eĉ unu eŭklidan linion sur nigra tabulo».

la teksto de EK

No comments: