Thursday, January 31, 2019

Vintro - 2019

Miaj nepoj helpe de patrino konstruis neĝbulon, kaj prezentas ĝin
Vintro regas, kvankam frosto ne tro granda, hodiaŭ temperaturo +2*C, ankoraŭ neĝo kuŝas sur tero, normale, kiel vintre. Sed, mi rimarkis, ke nur unu tago dum januaro sunis, tio estis hieraŭ - bela tago. Ĝenerale en mia regino la monato januaron karakterizis jene, temperaturo nokte de 0*C ĝis -12*C, sed ofte neĝis, tio kaŭzis komplikaĵojn. Mi aldonu, ke sudo, kaj oriento de lando aspektis alie, granda frosto, kaj dikajn tavolojn de neĝo.

Hodiaŭ, kiel mi anoncis komence nur +2*C, miaj abeloj provis elflugi el abelujoj, tio estis morto al ili, mi tion vidis, kaj ili jam ne revenis al abelujoj, multojn el ili falis sur neĝo, kaj tuj pereis. Mi bedaŭras pro tio, sed nenion povus fari.
Vi demandos, kial ili elfuugas, kiam estas malvarma vetero, ili profitas okazon, kiam estas konvenaj kondiĉoj por malplenigi siajn intestojn, sed hodiaŭ erariĝis.

No comments: