Sunday, March 10, 2019

Miaj abeloj en la monato marto

Mi pensis, ke antaŭprintempo anstataŭas printempon, sed evidentiĝis tio neebla. La februaraj tagoj tion indikis, ĉar estis sufiĉe varma periodo. Nun, ni havas malvarmajn, sed ne frostajn tagojn- estas iom da suno, vente, kaj pluveme.
Dum fino de februaro miaj abeloj estis aktivaj, ili portis polenon, purigis abelujojn de mortintaj abeloj. Mi ankaŭ iomete laboris ĉe mia abelejaro. Nun movado de abeloj estas nula pro malvarmo.
Finfine restis al mi, en bona farto 22 svarmabeloj, do, mi havos multe da laboro, kaj pensas, ke sufiĉos al mi forton. Mi havu esperon

Petasites hybridus

La lasta foto estis farita februare, kaj ĝi enhavas florojn, kiuj abunde floris eĉ vintre, kaj nune, ili donas bonan nutraĵon al abeloj. Mi ne scias nomon de ili esperante.

No comments: