Oni planos merkrede /morgaŭ / la renkonton de ŝtataj gravuloj, t.n. la normanda formato, en Minsk, ĝi estas la lasta ŝanco por halto de bataloj en orienta Ukraino, tiel diris la Prezidanto de Ukraino Petro Poroŝenko. La interparolon reprezentos 4 landoj, Ne estas sciate, ĉu estos ankaŭ reprezentantoj de separatistoj.
Morgaŭa renkontiĝo en Minsk, se ĝi okazos kaj interparoloj estos pozitivaj, starigos celon la halton de fajro kaj reeni pezajn armiloj el linio de bataloj.
Estus bone, ke oni atingu konkordon kaj ĉesos la sangverŝadon. Ni bondeziru tion!!!
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
4 comments:
Kara Piotr, ni aŭ scias en Aŭstralio ke la situacio en orienta Ukraino estas tre malbona kaj ne estas esperebla por la populo. Mi neniam povas kompreni kial homojn ĉiam estas tiel perfortaj. Mi kredas ke homoj neniam vidos pacon en la tuta
mondo dum nia vivo.
Amike Frits
Kara amiko Fritz! Dankon pro via komento.
La situacio estas ekstra, ĉar unu el landoj de Unuiĝintaj Nacioj prenas la flankon de la afero, kaj en la milita konflikto. Do, afero estas ege kunmetita
Mi maltrankviligas multe la konflikto en Ukraino kaj mi tre deziras pacan solvon sed mi ne scias cxu tio estas eble, morgaux ni vidos
Amike Jesus
Mi ankaŭ pensas, ke situacio estas senespera. Orienta parto de Ukraino probable estos aneksota al Rusio simile kiel Krimeo. Nur ni domaĝu homojn, kiujn oni mortigas. Kredu al mi, ke tiu ĉi afero estas terura por ĉiuj honestaj homoj en la tuta mondo. Ĉu estos paco post la horo 00:00 hodiaŭ?
Post a Comment