Thursday, February 26, 2015

La vintro - 2015

Insulo de birdoj
La vintro ankoraŭ daŭras, sed kia stranga ĝi estas ĝis nun, senneĝa, preskaŭ sen frosto, kvankam la temperaturo hezitis inter +8 ~ -8.  Iomete pluvis eble du tagojn. Pro tio sekeco, kaj sekeco, eĉ mia puto estas sen akvo. Ĉio ĉi aŭguru teruran printempon poste la someron. Mi tion vidas tiel!
La nia loka lago en sia mezo ne frostiĝis, pro tio birdoj havis sian oazon, ĝi estas vidata sur foto.

No comments: