Friday, February 13, 2015

Esperanto - himno de Esperanto 1

Junaj esperantistoj en akceptejo de kongresejo, Buenos Aires
Sub la sankta signo de'l espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Ĝi dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

La dua parto de la himno ĉefe tuŝas pri "obstinaj baroj", kiujn ni esperantistojn devas dissalti. La obstakloj, ili estas la plej malfacilaj en prospero al la fina venko. Kion signifas por mi fina venko? Ĝi konsistas el du partoj - La unua - ke multe da homoj posedu kapablon interparoli Esperanto, apliku ĝin ĉie kaj pri ĉio, ankaŭ en ĉia angulo de la mondo. Mi konvinkis sin, ke homoj scias pri Esperanto en diversaj landoj / mia taglibro estis vizitata per homoj el 93 landoj/. Bedaŭrinde ili estas ne tro multnombraj.  La demando plej grave, kiel solvi ĉi problemon? Mi proponas...

Sed, la dua parto de mia konsidero ĝi estas pli malfacila, injekti en homojn bonon pli trafe bonvolon. Kiam mi interparolas kun miaj konatoj pri la afero, ili respondas, kial ni devas ŝanĝi ĉion, ĝis nun estas ĉio en ordo. Karaj, mi nur signas aferojn, se vi estas interesata pri la temo, bonvolu skribi, mi volonte skribos pli detale... interalie, laŭ mi ili estas 'obstinaj baroj'.
Mi jam parkere scipovas diri himnon.

No comments: