Sunday, February 15, 2015

Esperanto - Himno de Esperanto 2

Ni en salono, kie ni lernis kanti himnon, Buenos Aires.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro,
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

Ĉu vi jam scias esperantan himnon parkere, ĉar la 100a Universala Kongreso baldaŭ?

La lasta parto de la himno, laŭ mi tuŝas du problemojn. Por ke lingvo Esperanto konservu lingvan fundamenton, pro tio ĝi povu daŭri plue, laŭ Zamenhof eterne.
La dua afero diras pri laboro, paca laboro, la aŭtoro certe pensis pri laboro por paco en la mondo, mondo sen militoj, sen konfliktoj, por ke oni povu fari grandan rondon familian. Ĝis hodiaŭa tago tio estas tamen granda problemo, ĉar plue regas en la mondo: perfortoj, persekutoj, militoj, kvereloj, k.a
Ankaŭ, miaopinie temas pri laboro por movado en Esperantio. Ĉu mi, aŭ vi faris sufiĉe por ĉi afero?

No comments: