Friday, February 27, 2015

Tio kaj alio - poŝtkarto

Mi estis tie.
Tiu ĉi poŝtkarto, kies vi observas ĝin, alvenis al mia domo el Buenos Aires. Vi pripensas, ĝi esti normale, ĉar kartoj onin ricevas el diversaj lokoj. Tio estas vero. Sed, laŭvice, tiun ĉi poŝtkarton mi mem sendis el Argentino, pensante, ke ĝi atingos mian domon eble post du semajnoj? Kiam, mi revenis al mia domo, mi nenion diris al familianoj, ke sendis poŝtkarton kun bondeziro. Tio estus povinta surprizo al ili. Mi aldonu, ke ĝi estis sendata julie 2014, kiam mi partoprenis UK. Pasis unu monato, kaj ĝi ne aperis, sed mi ne perdis esperon. La dua monato pasis, sed plue nenion. Kiam pasis la tria, kvara monato, do, mi fine perdis esperon por ricevi ĝin, kaj preskaŭ forgesis aferon. Kiel granda surprizo al ni, mia edzino ricevis el manoj de leterportisto la poŝtkarton el Argentino post preskaŭ 7 monatoj. Grave, ni neniam perdu esperon

2 comments:

Samsak said...

Mi ŝatas ĉi tiun kvankam mi ne komprenas la tutan tekston. Amuze kial poŝtkarto alvenis tia malfrue? Estas kiel sendi leteron de Kamboĝo al Francujo tra ŝipo en kolonia periodo. Ja, grave neniam perdu esperon!

Piotr said...

Tiu ĉi poŝtkarto nun estas grava memoraĵo al mia familio, kaj al mi mem. Mi ne povas kompreni kial ĝi tiel longe 'flugis', eble pro tio, ke mi aĉetis en Buenos Aires poŝtmarko el firmao de DHL, kaj en mia lando ĝi alvenis pere 'nacia poŝto' "Poczta Polska".
Kvankam en Pollando ankaŭ funkcias DHL. Mi iam legis, ke ricevanto ricevis leteron post 10 jarojn! Koran dankon pro komento.