Sunday, February 22, 2015

Polaj aferoj - batalo al fetelo de Prezidanto

Andrzej Duda dum parolo
Hodiaŭ en mia najbara urbo okazis renkontiĝo kun unu el kandidatoj al Prezidanto de Pollando - Andrzej Duda. Mi kompreneble partoprenis kunvenon, ĝi estis aranĝita en centro de la urbo. Komence, lin salutis urbestro, kaj bondeziris sukceson por ke li venku dum balotado, kiu okazos 10an de majo ĉi jare. Mi ne kaŝas, ke tiu ĉi kandidato estas mia favorulo al Prezidanto de Pollando. Sekve parolis A. Duda, la parolo daŭris ĉirkaŭ 35 minutojn. Li prezentis programon kaj neprajn ŝanĝojn, kiujn li volas fari, kiam li estas elektota. Fine de konveno la kandidato interparolis kun loĝantanoj de la urbo. Ĝenerale tio estis sukcesa konvencio.
Se temas pri mi, do mi veturis al konvencio bicikle ĉ. 10 da kilometroj, krome, mi subskribis liston apogantan la kandidaton, kaj fine mi sukcesis fari fotografion: mi kun la kandidato - Andrzej Duda. La fotografio ne estas prezentata.

No comments: