Friday, January 16, 2015

La naturo - kapreolo

Unujara virkapreolo, oni ĝin nomis  blankuleto 'białasek'
Tiu ĉi blanka virkapreolo vidata sur foto estis forĵetita de grupo de bronzaj gekapreoloj, ĝi kuris sole tra vilaĝo. Oni ĝin kaptis kaj transportis al speciala sidejo, kie oni kuracas kaj zorgas ankaŭ aliajn sovaĝajn bestojn.
La kapreolaj albinosoj okazas tre malofte, do tio estas interesa okazintaĵo, kaj zorgantoj ne povas liberigi ĝin al natura medio. La kaŭzo estas simpla, ĝi certe pereus pro sia blanka haŭto, ĉar ĝi estus tre videbla al lupoj, vulpoj, krome, ĝi ne estus akceptebla por aliaj kapreoloj.
Ĝi trafos al besta ĝardeno, kaj ĝi eble iam renkontos amikinon?  /foto.M. Delmanowicz/

No comments: