Friday, January 30, 2015

Ĉiutaga vivo - ion por manĝado

Pecoj de pomoj, kaj fluida kukurbo
Marmeladon mi ŝatas manĝi, do mi tiun ĉi agon faras precipe somere, kiam estas abundo de freŝaj fruktoj. Sed antaŭ nelonge mi preparis marmeladon. Por tiu ĉi celo mi prenis 2 kg da pomoj kaj la saman kvanton da kukurbo. Komence, oni devas purigi, tranĉi sekve boligi kukurbon, ĉar ĝi estas malmola, kaj sekve en alia puto boligis pomojn, ili  estas sufiĉe molaj /antaŭe ili esti forskrapaj el haŭtetoj, kaj tranĉitaj/ Kiam porcioj havas konvenan konsiston, mi miksas ilin aldonas 0,5 kg da sukero kaj iomete da acida citrono. Tio devas esti denove boligita. Sekve tre varmegan marmeladon mi enverŝas en purigitajn bokalojn. La lasta momento, konservado: ŝraŭbi bokalojn kaj rapide malvarmigi ilin. Do, marmelado preta. Mi aldonu, ke produktoj estas el mia kampo.

No comments: