Tuesday, January 27, 2015

Historio - la 70a datreveno de liberigo

Fotografio, dokumento de historio
70 jaroj pasis, kiam soveta armeo liberigis hitleran koncentrejon - Auschwitz - Birkenau. Kaj ĵus hodiaŭ okazis solenaĵoj ligitaj al tiamaj tagoj. En solenaĵo partoprenis ĉirkaŭ 300 homoj el la tuta mondo, ili tiam estis liberigitaj, krome, ŝtataj delegacioj el 50 landoj.

   Tio estis infero - tiel memorigas unu el "prizonoj" de koncentrejo. Infero maleble forkuri el ĝi. En koncentrejo regis neimagebla doloro, sufero, malsato, vundoj, fizikaj kaj kruelaj turmentegoj de homoj, kaj homoj sen nomoj nur numeroj sur manoj. Ĉiun tagon alvenis novaj transportoj de senpunaj homoj. La sekvaj viktimoj.

Ni nuntempanoj devas pri tiu datreveno memori, kaj transdonu ĝin al niaj infanoj kaj nepoj. 

No comments: