Thursday, January 15, 2015

Ĉiutaga vivo - siropo el betoj.

Jam preta siropo en botelo.
Tuta procezo konsistas el kvar fazoj. Komence, mi prenis dek betojn sukerajn, poste ilin lavis en pura akvo per broso. Sekve ĉi betojn mi tranĉis je strietoj kaj enmetis ilin en la poton. Do, sekvas la tria punkto de procezo, sur strietoj verŝis mi bolantan akvon kovrante ilin. Kaj, ekis bolado de pecaj betoj. La bolado daŭris kvar fojojn, pli detale, el poto la likvon mi elverŝis al alia poto kaj poste enverŝis freŝan varmegan akvon. Mi gustumis strietojn kaj ili jam ne estis dolĉaj. Sukero trairis al akvo. Tion nomas difuzo. Finfine la plej grave, ne tro dolĉan akvon, mi devas transformi en la siropon. Nur longa boligado faris el ĉi 'akvo' tre dolĉan siropon. La metodo, mi devas konstati esti laboreme. Sed, la rezulto estis ekscelenta, la siropo estitiĝis densa, iom amara, bongusta, kaj bronza koloro.
Pecoj da betoj.
Bolanta siropo

No comments: