 |
To są poziomki. |
Ĉi-jare la somero kunfandiĝis kun printempo, ĉar majaj tagoj estis tre varmaj, kaj belaj. Do, iom da miaj impresoj pri la somero.
La someraj trezoroj.
Kion signifas por mi someraj trezoroj,
Nome, varmaj sunaj radioj,
Ankaŭ mildan venteton, kiu puŝas grenspikajn aromojn,
Kaj, ĉirkaŭe senlime etendantajn verdaĵojn.
Arbareton novan, el kiu floras rezino,
Kaj, mi pigre promenadas sole inter sveltaj arbetoj,
De tempo al tempo, mi vidas vokante pri la helpon birdetojn,
Nur, hodiaŭ ne rimarkis la kapreolinon.
Ne povas manki la akvan vidaĵon
Do, feliĉe mi havas ŝatatan lageton.
En ĝi mi observas kurantan vivaĵon,
Ho, oni povas dri bagateleton.
Mi ŝatas kolekti herbaĵojn,
El ili vintre prepari trinkaĵojn.
Mi ŝiras fruktojn en la bokalon ankaŭ,
Por ke almenaŭ rete regali vin ankaŭ.