Monday, December 31, 2012

La vintro - 2012

vintragreno
Mi traktas tiun ĉi noton, kiel kroniko pri la vintro.
Ĉu la vintro? Jes, ĝi daŭras ekde la unuaj tagoj de decembro. Komence estis ne tro peza kun temperaturo -5 ĝis -10 C gradoj, sed grade la temperaturo pligrandiĝis ĝis -17 C. La maldika tavolo de neĝo kovris teron, nur mallongan periodon, en mia regiono. Sed, tiu ĉi vintra vetero daŭris ĝis 24 de decembro, kaj poste forta vento ŝanĝis situacion. Sekvis degelado. Nuntempaj tagoj, ili malabundas froston,  neĝon eĉ pluvon.
Ni adiaŭas la vintron 2012 kun verdaj grenaj kampoj, kaj atendas malpacience ankaŭ pluan daŭran vintron en 2013. Ĝis baldaŭ...

Por rememoro, mi memoras la akran vintron 1978, oni nomigis ĝin, la vintro de jarcento, kun ega frosto, neĝo kaj ventego.

No comments: