Tuesday, December 18, 2012

Tio kaj alio - reveno

...loka lernejo
Ni ofte ne supozas, ke sorto ĵetas nin al neatendita loko, kaj, okazas ankaŭ,  ke ĝi estas favora kaj permesas elekti ŝatatan lokon. Tio trafis min. Mi, do trovis ĝuste ŝatatan anguleton, /kiel mi skribis al unu el amikoj/. Kiam, mi loĝis en urboj, Toruń, kaj poste Lipno, ofte pripensadis tiam, ĉu kunligi kun unu el ili, sed fine venkis la granda volo reveni al mia naskiĝloko.  Mi ne kaŝas, ke emociaj faktoroj ludis gravan rolon.
Mi ĉi tie naskiĝis, finis bazan lernejon, laboris ĉe gepatra bieneto, ofte banis en lago Kikolskie,/tiam tre kristale pura akvo/, kaj abunda familio.

Feliĉe, mi kaptis bonŝancon, kaj trovis konvenan lokon, etan surfacan teron,  kiu feliĉigis min. Komence tiu ĉi posedaĵo ne tro rapide estis en mia mano, ĉar jam estis la unua aĉetanto, sed li ne akiris konvenan kvanton da mono, por aĉeti ĝin. Kaj, mi aldonu la vendanto de terokampo postulis multe da mono. Tamen, mi aĉetis ĉi posedaĵon. Kaj, sekve konstruis la domon, do ĉio ĉi evoluis laŭvice...

Imagu, mia ĝojiĝo estas duobla, ĉar mia filino Ania laboras en loka lernejo, kiel instruistino de angla lingvo. Ŝi instruas en baza kaj gimnazia grado. Mi ankaŭ lernis en tiu lernejo, sed iam ekzistis nur unu grado de baza lernado.

No comments: