Monday, January 7, 2013

Famaj poloj- Adam Mickiewicz

Adam Mickieviĉ /Mickiewicz/ estas la plej granda poeto de Polujo. Krom literaturo, ankaŭ li famiĝis kiel arda adepto de libera patrujo.
Li naskiĝis 24 an de decembro 1798 en vilaĝo Zaosio, nun ĝi situas ekstere de Polujo. La juneco kaj studado trapasis juna poeto en Vilno kaj Kovno. Mickieviĉ ankaŭ estis arestita kaj malliberigita pro patriotisma agado. Finfine, li sukcesis forkuri al okcidentaj landoj tra, Germanio, Ĉekujo, Svisujo, Italujo, ĝis Francujo. En ĉiuj menciitaj landoj li renkontadis famajn poetojn, kaj penetris diversajn mediojn por serĉi vojon, por ke krei liberan Patrujon. Sed antaŭ ĉio li faris grandan literaturon en ĉiuj lokoj, en kiuj li restadis. Lia migrado finiĝis en Turkujo, tie la poeto neatendite mortis, en jaro 1855.  Kial li tien veturis, plue batali pri libera Patrujo!

Kiel priskribas la morto de la poeto, alia poeto Jan Lehoń 1954: /mia traduko/

Do, tiam ili komencis plori kiel infanoj
Kaj paroletis kun teruro: "Antaŭ ni la nokto malhela!
Ĉi tiu luno, kiu desupre lunigas Stambulon,
Rimarku, kia ĝi estas alia ol nia ĉe la rivero Niemen"

kaj Li samtempe pripensis: Kiel estas proksime!
Mi aŭdas la kanton, kies oni kantis ĉe mia lulilo,
Mi vidas herbaĵojn kaj florojn super Switez akvanebulon,
Ankoraŭ unu momento, kaj mi tuŝos ilin per mano"

      Mi devas prijesi, ke Adam Mickiewicz estas mia la plej ŝatata poeto!!!

No comments: