Saturday, December 22, 2012

La taglibro - decembro

Al mi la monato decembro estas aparta, unue, ĉar ĝuste en decembro pasis 5 jarojn, kiam mi denove ekinteresiĝis pri Esperantujo. Tio estis la 2-an de decembro 2007, tiam mi klakis en klavaro de komputilo, kaj registriĝis ĉe Lernu. Vi certe turnis la atenton pri la vorto 'denove', sed tio, mi jam priskribis en la antaŭaj notoj.
Estas ankaŭ la ĉefa dato en nia Esperantujo la 15 de decembro, sed pri ĉi tiu datreveno aliulojn pli bele jam skribis.

La dua kaŭzo, kompreneble grava festo en tradicio de kristanoj. Kristnasko.
Do, Estimataj Legantoj, Observantoj.
Gajan, Feliĉan, Ĝojan Kristnaskan festan celebron, kaj feliĉan Novan Jaron 2013 al vi kaj viaj proksimuloj
bondeziras via modesta skribisto Piotr

La ĉi tiun belan bildkarton, mi ricevis de mia esperanta amiko el Litovio, kaj, ankaŭ per ĉi tiu vojo mi tre dankas. Dankon.


Kaj, la lasta kaŭzo, proza ne tro grava, hodiaŭ estas la plej mallonga tago de la jaro, vere simpla afero, ĉu ne?

No comments: