Sunday, December 30, 2012

La lageto - 15

...mia lageto
Lageto, mia lageto,
Hobio, mia pasio,
Vi donas al mi la sanon,
Ne, malsanon...
Sed, ĝi / pli ĝuste vi/ estas en mia koro simile,
Kiel ora valoro.
Kian deziron vi volas havi?
Nur unu, abundecon de la pura akvo,
Kaj, sufiĉe altan nivelon en ĝia bordoj.
Do, kiel aspektas la afero? Malbone!
Ho, Teruro.
Kion akuzi pri tio?
Simple, Klimaton, pli detale, ĝian ŝanĝon.

Vere, mi iom doloras pri la stato de malalta nivelo de akvo en lageto.
Mi ne memoras tian malbonan situacion, tuta manko de la pluvo.

4 comments:

inga johanson said...

Lageto kaj lagego
La problemo en Svedio kaj la plej granda lago Vänern estas inversa.
Estas tro da akvo, 44,77 metroj super marnivelo kaj estas riskaj zonoj kie akvo fluas el la lago, ekz. Göta Älv rivero kiu finas je Gotenburgo kie mi estas.
http://www.smhi.se/nyhetsarkiv/hog-vattenniva-i-vanern-1.26769

Piotr said...

Dankon, Inga
Kvankam per tiu ĉi vojo, akceptu de mi prosperan Novjaron 2013.

Mi tralegis artikolon, kiun vi ligilis al mi, kaj, evidentiĝas, ke en via lando okazas abundaj pluvoj dum aŭtunaj monatoj, septembre kaj oktobre.
Sed, en mia lando pluvo estas malofte. Oni povas diri. Raraĵo!

inga johanson said...

Bonan novan jaron!
Mi sendas iom da pluvo de fora lando,
sinjoro kiu faris la filmon havas nomon Vangero Tero(!)
http://www.youtube.com/watch?v=ocU-2SYKjx0
Se vi bone komprenas ankaǔ la germanan mi diros al vi, serĉu en youtube la kanton Regen de Bodo Wartke

Ne nur la pluvo en Svedio sed nun degelas la neĝo kaj kaǔzas problemon.

Piotr said...

Kvankam intenco, sed tre dankon pro via afablo por sendi al mia lando iom da pluvo.
Tio estas vera amikeco!
Sed, vere miaopinie estas kaj eble estos problemo, se temas pri la kvanto de akvo en mia lando. Mi memoras jarojn kiujn abundis je neĝon kaj pluvon
/ja, mi ne estas junulo/
Nune mi ne havas eblecon bone sekvi vian ligilon, pro tio mi beraŭras, sed mi kompreneble provos.

Mi konas nek svedan ankaŭ germanan /iomete/ja, ekzistas tre bonaj aŭtomataj tradukiloj.