Sunday, January 31, 2016

Januaro - proverbe

Ĉi floroj /sekaj/ estas el Argentino
En la lasta noto de taglibro, mi skribis pri vintro, sed por omaĝi  la unuan monaton de la jaro, mi finu ĝin iomete optimisme
Pri la lasta tago de januaro - proverbo diras: kiam la fino de januaro estas milda kaj terena, tiam februaro estos serena.
Al mi ĝi estas pozitive aŭdi ĝin, ĉar fino estis tia kiel en proverbo.

Saturday, January 30, 2016

Mia lageto - 46

eta parto de lageto
Mi jam kelkfoje skribis pri mia lageto. Ĉi- jare pasas 20 jaroj, kiam mi posedas ĉi bieneton, kaj en ĝi konsistas lageto, kaj ankaŭ pri tio, ke ĝi preskaŭ ne ekzistas. Kvankam, mi silente esperis, ke situacio revenos al normalo, kiele la antaŭaj tempoj. Vane. Vere, mi kun malgajo observas ĝin, sed kiam rigardas, do mia koro ege doloras, kaj ne kredas en tio.
Kion pensi, ĉu homo kaŭzas, ĉu en Universo ŝanĝas kondiĉojn, kaj tio infuals situacion. Tamen, mi staras ja la unua tezo.

Thursday, January 28, 2016

La vintro - 2016

El arkivo - vekiĝanta tago - 15.01.2016
De tri tagoj jam vintro foriris, sed, ĉu la tendenco estas konstanta? Ekzemple hodiaŭ tagmeze eĉ estis +8*C, kaj momente aperis la suno. Se temas pri suno, do mi kalkulis, ke ĝis nun dum januaro estis nur 4 sunaj tagoj. Ankoraŭ,  mi aldonu, ke hodiaŭ ankaŭ abeloj el miaj abelujoj elflugis, sed nur proksime de sia loko. Hodiaŭ, ne estas nenia spuro de neĝo, sed, lagoj estas ankoraŭ glaciiĝantaj.
Postaĵoj, pecoj da neĝo- hieraŭ
Ĉu mi povos diri ĝis  revido vintro?

Wednesday, January 27, 2016

Pri la vivo- edukado

Mi komparas homoj al papavoj. Kial?
Kiam mi aŭdas: mi estas sendependa homo, do mi ofte ridas pro tio. Do, kio kaŭzas, ke ni estas tiaj ne aliaj. Jenaj atentoj estas miaj propraj, kaj ili tuŝas parte min kiel patro, kiu spertis ĉi aferon. Ĝenerale, kiu influis  min, vin, ke mi, vi havas nunan konduton. Miaopinie tio dependas de; 1- genetiko de antaŭuloj, 2- edukado de gepatroj, kiujn  montras al siaj beboj difinitaj trajtoj, 3- influo la plej proksimaj familianoj, fremdaj personoj dum infaneco, tiam infano ĉerpas modelojn. Ofte infano demandas patrinon, kiel tiu viro dirante pri najbaro kondukis malĝentile laŭ alia persono? Saĝa respondo trankvilas ĝi. 4- juneca periodo estas fundamenta por nia estonta firma spino, sed ni devas havi konvenajn instruistojn, kolegojn, amikojn. 5- gepatroj plej ofte konstruas siajn gefilojn kaj donas al ili ekzemplojn de sia propra vivo, kaj puŝas ilin al lernejo, universitato ktp. 6- Sed, mi, vi jam estas plenkreskulo, kvankam oni povas diri kun ŝajne forta karaktero, kaj, kio okazas ĉio, ŝanceliĝas. 7- Kial? oni povas demandi, estas alie, ke ulo estiĝas alia homo. 8- Ni komencas laboron, bone, ke tio estas konciza fako, ĉar ĉio devas esti difinita, sed kiam tio estas libera fako, ĵurnalisto, juristo, skribisto de libroj ktp, tion ni dependas de alaj homoj. Sume, tio estas stranga problemo, oftas, ke eksteraj faktoroj kaŭzas al ĉi tiu. Manko de laboro, kverelo kun estro, psika problemo, alkoholismo, sekso, kaj aliaj. Fine, homoj estas diversaj estuloj.

Saturday, January 23, 2016

Polaj aferoj -pola ĉefministro

Pola ĉefministro Beata Ŝydło
"Mi konstatas, ke Pollando ne meritas esti en tiu momento taksata de la Eŭropa Komisiono, ĉar ne estas en Pollando malobservate homaj rajtoj ankaŭ principoj de demokrata ŝtato. Ĉiuj kazoj /aferoj/ estas ekzekutitaj en akordo kun la pola konstitucio."                                                                               Tiel diris pola ĉefministro de Pollando dum debato 13.01.2016. Mi kiel civitano de Pollando plenplene apogas tiun ĉi postenon.

Thursday, January 21, 2016

Tago de geavoj

Hodiaŭ tago de avino, kaj morgaŭ tago de avo. Sed miaj nepoj ankoraŭ ne parolas, pro tio ili silentas. Malgraŭ ĉio ni geavoj amas ilin.
Finfine nepoj salutis nin geavoj pere de siaj gepatroj. Dankon

Wednesday, January 20, 2016

Mi kaj kosmo


 Kiam, mi observas nokte grandan stelon.
Kaj, ne pripensis, ke tien estis iam ulo.
Li tamen atingis la celon,
Post longa preparo la Lunon kaptis kuraĝulo.

Ĉu mi krozos inter steloj post la morto,
Mi ofte demandas min rigardante ĉielon.
Eble, estas mi nur sensignifa sorto,
Tamen, mi supozas, ke ĉio evidentiĝos veron.

Mi, vi pensas, hura la mondo estas mia,
Tio estas nur provizoro iluzia.
Amikoj diras, vi tiel multe atingis en vivo via,
Jes, vi pravas, sed tio ne sufiĉas kara mia.

Ĉu moŝta reĝo, ĉu simpla ulo,
Ni devenas el la sama regulo.
Mi nur simplulo sentas simile kiel grandulo,
Kaj mia fino ne diferencos ol antaŭulo.

Monday, January 18, 2016

Esperanto - nova ordo

Ĉu Esperanto estas tiel konata en la mondo, kaj ĉu ĝi povas konstrui novan ordon sur nia tero?
 Kiam mi,vi lernas aŭ konas Esperanton, ĝi estas la unua paŝo por fari pli bonan mondon. Sed, kion signifas pli bona mondo, miaopinie - ĝi ampleksas homojn, kiuj enloĝas ĉiujn landojn. Ĝenerale tio estas longa kaj malfacila vojo por akiri tion. Multoj da eminentaj, famaj homoj pripensas la aferon de jarcentoj. Ĉi vortoj estas nur inspiroj por plua diskuto.

Wednesday, January 13, 2016

Polaj aferoj - pri politikistoj

akcipitro ĉiam serĉas viktimon
Mi ne povas scii kiel tion fini, sed hodiaŭ komisiono de EU /eŭropa unio/ komencis proceson por pli montri detale, ĉu en Pollando oni rompiĝas normoj de demokratio. La situacio estas stranga por pola registraro, ĉar Pollando agas en normala situacio, kaj ni ne bezonas nenian kontrolon. Komence mi en la antaŭaj notoj skribis, ke germanaj gazetoj estis "malpaciencaj", kioj okazu en Pollando?
Sekve enpaŝis politikistajn oficistojn de UE germanaj, helpe de polaj politikistoj, kiuj ne havas honoron, kaj ili ne scipovas konsenti, ke ili jam ne regas. Ĝenerale iras pri tio, ke grandaj grupoj privilegiaj, kolektivoj, korporacioj perdas siajn profitojn. Do komence, estis preparita grundo de gazetoj por ke agi pli draste, poste pere politikistoj por primoki Pollandon, kaj postuli ĉiam pli kaj pliajn novajn klarigojn pri rompado de demokratio. Oni agas ruze sub kovrilo de demokratio.

Sunday, January 10, 2016

La naturo - pripensoj

El mia herbejo
La praformoj de la vivo estas transformitaj, transformataj tute, ĝisfunde - kaj, al oportuno iras, ankaŭ al eksterordinareco. Malgraŭ tio, en la praformo de la vivo, ĝuste, en ĉi formoj ne komplikaj daŭras ia beleco de simplaĵoj, , plue, la animon detruitan pere moderna kulturo ĝi scipovas ekinteresiĝi, kaj ensorĉi. Kaj, ĝi estas precipa aĵo: ju pli sorbas nin kulturo, kaj super ordinara ĝia rapideco, des pli estiĝas al ni ĝia kareco, jam ĝia nuntempeco trapasis senrevene - ĝi, bedaŭrinde neniam revenos.

Tuesday, January 5, 2016

La vintro - 2016

eta peco de savita  lageto.
Tamen, vintro alvenis. Tio estis de 30.12.2015, komence ne granda frosto, sed poste frostiĝis pli kaj pli. Okazis, ke frosto atingis ĉe mia domo -17*C.
Bedaŭrinde, sed senneĝaj estis tagoj, krome ventis, do tio kaŭzis egan malvarmon.

Monday, January 4, 2016

Polaj aferoj - ne al ĉiuj plaĉas.

En Pollando ne iras batalo pri la Konstitucia Tribunalo, nek por demokratio, la batalo estas pri la kulturaj kaj ideologiaj vizaĝo de nia lando, kaj precipe pri suvereneco. "Atakoj estos multobligitaj. Oni devas mobilizi popolon al defendo de suvereneco: ŝtata, ekonomia kaj kultura" Fragmento de intervjuo, kiu estas prezentita de prof.Ryba
Se mi havos liberan tempon, mi tradukos plenan artikolon.