Thursday, January 28, 2016

La vintro - 2016

El arkivo - vekiĝanta tago - 15.01.2016
De tri tagoj jam vintro foriris, sed, ĉu la tendenco estas konstanta? Ekzemple hodiaŭ tagmeze eĉ estis +8*C, kaj momente aperis la suno. Se temas pri suno, do mi kalkulis, ke ĝis nun dum januaro estis nur 4 sunaj tagoj. Ankoraŭ,  mi aldonu, ke hodiaŭ ankaŭ abeloj el miaj abelujoj elflugis, sed nur proksime de sia loko. Hodiaŭ, ne estas nenia spuro de neĝo, sed, lagoj estas ankoraŭ glaciiĝantaj.
Postaĵoj, pecoj da neĝo- hieraŭ
Ĉu mi povos diri ĝis  revido vintro?

2 comments:

NoordZee said...

Vi povas diri: 'Gis revido vintro!', sed mi pensas ke vi ankaŭ povas vidi pli malvarma vetero antaŭ via springtempo. Ĉi tie, ni spertas terurajn fulmotondrojn kun ventegojn. Nia somero ne estas tro varma sed estas eble ke ni vidos 40+C temperaturojn en februaro. Ni esperas ke via springtempo alvenos baldaŭ.

Piotr said...

Al mi tiu ĉi klimato ne estus akceptebla. Ĉe ni ŝanĝiĝas klimataj kondiĉoj, simile kiel en tuta mondo. Sed, someroj ankaŭ estas varmegaj.