Wednesday, January 20, 2016

Mi kaj kosmo


 Kiam, mi observas nokte grandan stelon.
Kaj, ne pripensis, ke tien estis iam ulo.
Li tamen atingis la celon,
Post longa preparo la Lunon kaptis kuraĝulo.

Ĉu mi krozos inter steloj post la morto,
Mi ofte demandas min rigardante ĉielon.
Eble, estas mi nur sensignifa sorto,
Tamen, mi supozas, ke ĉio evidentiĝos veron.

Mi, vi pensas, hura la mondo estas mia,
Tio estas nur provizoro iluzia.
Amikoj diras, vi tiel multe atingis en vivo via,
Jes, vi pravas, sed tio ne sufiĉas kara mia.

Ĉu moŝta reĝo, ĉu simpla ulo,
Ni devenas el la sama regulo.
Mi nur simplulo sentas simile kiel grandulo,
Kaj mia fino ne diferencos ol antaŭulo.

2 comments:

NoordZee said...

Mi ĝojis legi vian poemon. Mi ankaŭ ofte regardas la malproksimaj stelojn kaj miras ĉu ni estas solaj. Mi ankaŭ filozofas kaj konkludas ke ni vere estas sensignifaj en la granda universo. Mi ankaŭ volas diri al vi ke neniu estas pli signifa ol iu ajn alia en la tuta mondo.

Piotr said...

Mi ofte pensas pri problemo, kiun mi tuŝas, ankaŭ, mi rimarkis, ke homoj ne volas paroli ekzemple pri trapasoj, vivaj pasioj. Ni homoj ankoraŭ malmulte scias pri vivo en la kosmo, tioj estas nur supozoj. Mi daŭrigos la temon
Dankon, ke ĝi plaĉas al vi