Friday, December 4, 2015

Polaj aferoj - pri nuna situacio

salono de juĝejo
Kia estas situacio en Pollando, mi diras – malfacila. Sed pasos jaroj, aŭ eble dekoj da jaroj, kiam ĉio ordiĝos, nune oni devas agi tuje, alie, nuna registraro havas kontraŭulojn ili apartenas al malnova ordo, kiuj defendas siajn privilegiojn. Batalo estos akra.
Interpretado de leĝo estas diversa, ĝi dependas de tiu homo, kiu estas pli ruza, ‘pli vorte sprita’, tiu akiros mian, vian animon. Temas kompreneble pri homoj, kiuj ne havas siajn konvinkojn proprajn. Hodiaŭ oni devas edukadi homojn de plej junaj jaroj, de infanoj.
En lando ekzistas du tendaroj politikaj, kaj nenio ĝin ŝanĝos. Nur montri sur ekonomia kampo riparon de situacio konvinkos homojn, ke iras nova fronto. Kaj, la plej grave konsciigu al poloj /ankaŭ najbaroj/, ke Pollando havas aspiron paroli laŭte pri ne tro bona situacio ekonomia kaj politika, morala. Ni havas grandan volon ripari tri la lastajn punktojn.

Tio daŭras de 1989, kaj precipe de rego de prezidento L.W. Oni devas laŭte diri pri financa deficito de ŝtato, pri minaco de natura medio, kial ni ne zorgos bone pri sano, malfacile edukadi junularon. Tioj estas nur kelkaj aferoj, kiujn oni devas urĝe solvi.
Mi ankoraŭ devus skribi pri ĵurnalistoj, sed tio dum sekva noto.

No comments: